Tutmonda Latinamerika Agendo
Tutmonda Latinamerika Agendo | ||
---|---|---|
periodaĵo | ||
Komenco | 1992 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Tutmonda Latinamerika Agendo estas jara, komunuma k alimondisma agendo kiu enhavas artikolojn pri preciza temo ĉiujare (ekde 1992).
Temoj de la agendo
[redakti | redakti fonton]- 2013 - La alia Ekonomio
- 2012 - Bona vivi / Bona kunvivi "Sumak Kawsay" (Keĉua) "Suma qamaña" (ajmara)
- 2011 - Kio Dio? Kio religio?
- 2010 - Ni savu nin kun la planedo
- 2009 - La utopio daŭrigas
- 2008 - Politiko mortis... Vivu politiko!
- 2007 - Ni postulas k faras alian demokration
- 2006 - Por alia homaro, alia komunikado
- 2005 - Nudigante la novan imperion
- 2004 - Al la humana Internacio
- 2003 - Paco inter religioj por mondpaco
- 2002 - Kulturoj interparolantaj
- 2001 - Granda Patrio, Tutmonda Patrio
- 2000 - Granda Patrio sen ŝuldoj
- 1999 - Ĉi tiu Granda Patrio amas-elmigranta
- 1998 - Patrio en alia paco
- 1997 - Patrio el frataj patrioj
- 1996 - Granda Patrio kaj Tutmonda Patrio
- 1995 - La Granda Patrio estas memoro kaj espero
- 1994 - En la Spirito de la Granda Patrio
- 1993 - La grandaj motivoj de la Granda Patrio
- 1992 - 500-jariĝo, La voĉo de la venkitoj
Oni povas vidi k elŝuti ĉiun kovrilon en ĉi tiu kompilaĵo[rompita ligilo].
Historio de la agendo
[redakti | redakti fonton]La historion de la agendo oni trovas resume en la unua parto de ĉi tiu hispanlingva filmeto[rompita ligilo].
Pri la agendo
[redakti | redakti fonton]Porinstrua uzo de la agendo
[redakti | redakti fonton]Krom por persona uzo, ĉi tiu agendo celas esti porinstrua ilo por komunikistoj, popolaj instruistoj, paŝtistaj agadistoj, grup-viglantoj, luktantoj... Ĝiaj legaĵoj estas ĉiam mallongaj k facilaj, prezentitaj per la instruiga ideo «afiŝpaĝo», pensita k desegnita tiel ke, rekte fotokipiita, povu esti liverata kiel «labormaterialo» en lernejoj, grup-kunvenoj, en baza instruado por plenkreskuloj... aŭ montrita sur anonctabulo. Ankaŭ, por ke tiuj legaĵoj povu esti transmetitaj en la bultenon de la loka asocio aŭ revuo.
La prezentado de tekstoj estas regata fare de ekonomia kriterio, kiu malatentas eblan belŝajnon pri vakuaj spacoj k bildoj plicelante pli grandan kvanton da mesaĝo. La manko de grandaj vakuaj spacoj por notoj (por daŭrigi la koston malalta) povas esti plenumata fare de la aldono de alglueblaj paĝetoj. Ankaŭ oni povas aldoni al ĝi bendeton, kaj detranĉi anguleton de folioj por tuj trovi la nunan semajnon.
Ĉi tiun agendon regas «Kuniga ekumenismo», kaj ne «disiga». Tial ĝi ne forigas la proprajn aferojn de katolikuloj, nek la specifajn de protestantoj, sed ĝi kunigas ambaŭ. Tiel, en la «sanktula dataro» estas aldonitaj la protestantaj datrevenoj al la katolikaj. Kiam ne ili samdatas, la protestantaj iras per klinitaj literoj.
La agendo estas super-ekumena: ĝi ekzistas kadre de tiu mondo je referencoj, kredoj, valoroj kaj utopioj komunaj de Popoloj kaj homoj bonvolaj, kiun la kristanoj nomas «Regno», sed kiun kundividas kun ĉiuj en frata kaj humile servema serĉo.
La agendo prezentas la fazojn de la luno laŭ latinamerika horo, aŭ pli precize laŭ la horo de la andoj (t.e. la horo de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Ĉilio, je kvin-hora diferenco de la t.n. universala horo (GTM).
Neprofitocela Verko
[redakti | redakti fonton]Multlande ĉi tiu agendo estas eldonita fare de komunecaj organizaĵoj, fare de institucioj neprofitocelaj, kiuj aldirektas la enspezojn, kiujn ili ricevas pro la vendado de la agendo, al siaj popolservaj aŭ solidaraj celoj. Tiuj institucioj sciigas la neprofitocel-econ de la responda eldono. Ĉiuokaze, la Latinamerika Agendo en si mem, en sia centra kunordigado, estas ankaŭ neprofitocela iniciato, kiu naskiĝis k disvolviĝis per helpo de neniu organizaĵo. La enspezoj estigataj fare de la agendo, post rekompenci ĝuste la penojn de la kunaŭtoroj, estas dediĉitaj al agadoj pri alimaniera komuneca komunikado k pri internacia solidaro. La «Servoj Koinonía», ĉiam atentataj k ĉiam pliboniĝantaj, senpage mond-alireblaj, la kolekto «Aksa Tempo» Arkivigite je 2007-06-14 per la retarkivo Wayback Machine, k kelkaj el la premioj subtenataj fare de la agendo, estas la plej konataj okazoj.
Komuneca agendo...
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu estas komuneca verko. Tial vojis tiel kiel okazis k estas hodiaŭ tio kio ĝi estas. Oni daŭre ricevos dankeme sugestojn, materialojn, tekstojn, dosierojn, libro-novaĵojn... kiujn oni volas alvenigi al ili, por estigi la venontjaran agendon... Oni akceptos k enmetos tiujn organizaĵojn kiuj volas oferi sian servon al ĉi tiu mondparto, mecenatante iun premion aŭ konkurson por sproni ajne la kontinent-amerikan konscion. Tiel ĝi daŭre estos «komuneca verko, komuna propraĵo, antologia jarlibro pri la memoro k espero de la spirita mondparto...».
Kopirajtoj de la enhavo de la agendo
[redakti | redakti fonton]Oni legas rekte el la presita agendo:
- La enhavo de ĉi tiu Agendo estas propraĵo de la latinamerika popolo, kiu permesas kopii, citi kaj disvastigi ĝin libere sed ne komerce.
La Kalendaro
[redakti | redakti fonton]Ĉiutage la Agendo prezentas kelkajn okazintaĵojn en Latinameriko dum la lastaj jardekoj, memorigante la leganton pri la homoj kiuj laboradis por pli bona mondo kaj mortis martirece, pri landaj sendependiĝoj, ktp. Vidu la faktojn kiuj okazis en ĉiuj monatoj ĉi tie.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la agendo Arkivigite je 2007-06-14 per la retarkivo Wayback Machine (hispane, portugale, katalune, angle)
- Servoj Koinonía (hispane)
- Retejo de la kataluna agendo (ankaŭ hispana)
- Elŝuteblaj materialoj el la kataluna retejo[rompita ligilo]
- Filmeto "15 jaroj da Re-evoluo"[rompita ligilo] - Hispanlingva raporto pri la historio de la agendo
Ĉi tiu artikolo enhavas materialon de la retejo latinoamericana.org Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, kiu permesas ĝin uzi laŭ GFDL-permesilo.