Tutmonda uzado de la interreto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Internet_users_en_2004.png/220px-Internet_users_en_2004.png)
Kelkaj laŭnombraj informoj pri la interretuzantoj, laŭ lingvoj, regionoj k.s.
Suma nombro de retuzantoj
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/InternetUsersByLanguagePieChart.svg/220px-InternetUsersByLanguagePieChart.svg.png)
Fine de decembro 2007 tutmonde proksimume 1.319.872.109 homoj uzis la interreton[1]. Ĝis la fino de majo 2011 tiu nombro kreskis al 2 099 926 965 homoj[2].
Lingvoj en la interreto laŭ nombro de uzantoj
[redakti | redakti fonton]La plej ofte uzata lingvo en la interreto estas la angla. Kvankam la suma kvanto de anglalingvaj denaskuloj estas nur iom super 300 milionoj, la angla lingvo estas parolata kiel dua lingvo de almenaŭ 200 milionoj da homoj en la tuta mondo. Multaj el ili kontribuas al la interreto en sia propra lingvo kaj en la angla (kaj eble en aliaj lingvoj).
La ĉina estas tutmonde la plej multe parolata lingvo kaj intertempe la dua lingvo en la interreto; en majo 2011 la ĉina estis la lingvo de 24,2 % de la interretumantoj, la angla de 26,8%[2]. La kresko de la nombro de ĉinaj retumantoj estas alta; pro la rapida evoluo eble la ĉina tiurilate preteriros la anglan jam en 2013. Oni supozas, ke tio multe influos la interreton en la proksima estonteco.
En la ĉi-suba tabelo mankas la hindia, la plej vaste parolata lingvo de Hindujo (Barato), la dua plej loĝata lando de la mondo. Tion kaŭzas la prefero por la angla ĉe la plimulto de la tieaj uzantoj kun interreta konekto. La hindia enreta loĝantaro kreskas rapide; ankaŭ pri tio oni supozas, ke tio grave influos la interreton estontece.
La informoj en la ĉi-suba tabelo estas takso de la tutmonda uzantaro de la interreto por septembro 2004[3].
Rango | Lingvo | Uzantoj (milionoj) | Uzantoj (procente) | Suma loĝantaro (milionoj) | Malneta Enlanda Produkto (miliardoj) | Procentaĵo de la tutmonda ekonomio | Malneta produkto (laŭpersone) |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Angla | 295.4 | 35.2% | 508 | |||
2 | Ĉina | 110.0 | 13.7% | 874 | $6,328 | 13% | $7,200 |
3 | Hispana | 86.0 | 12% | 410 | $2,500 | 8.9% | $7,100 |
4 | Japana | 67.1 | 8.4% | 125 | $3,400 | 8% | $27,200 |
5 | Germana | 55.3 | 6.9% | 101 | $2,679 | 5.8% | $26,800 |
6 | Franca | 33.9 | 4.2% | 100 | $1,517 | 4.2% | $19,700 |
7 | Korea | 31.3 | 3.9% | 78 | $887 | 2% | $11,400 |
8 | Itala | 30.4 | 3.3% | 62 | $1,251 | 3.6% | $20,100 |
9 | Portugala | 29.4 | 3.3% | 176 | $1,487 | 3.6% | $8,400 |
10 | Rusa | 22 | 2.7% | 167 | $822 | 1.8% | $4,900 |
11 | Malaja | 14.2 | 1.8% | 229 | $258 | 2% | |
12 | Nederlanda | 14.0 | 1.7% | 20 | $575 | $28,500 | |
13 | Araba | 13.5 | 1.7% | 300 | $678 | 1.6% | $4,200 |
14 | Pola | 9.6 | 1.2% | 44 | $359 | $8,100 | |
15 | Sveda | 7.7 | 9 | $237 | $26,300 | ||
16 | Taja | 4.9 | 46 | $406 | $8,800 | ||
17 | Turka | 6.8 | 67.4 | $431 | $6,400 | ||
18 | Vjetnama | 5.8 | 84 | ||||
19 | Persa | 4.6 | 64 | $84 | |||
20 | Rumana | 4.4 | 26 | $108 | $4,200 | ||
21 | Ĉeĥa | 3.8 | 12 | $121 | $10,000 | ||
22 | Hebrea | 3.8 | 5.2 | $132 | $21,000 | ||
23 | Dana | 2.9 | 5.4 | $171 | $31,700 | ||
24 | Finna | 2.8 | 6 | $142 | $23,600 | ||
25 | Hungara | 2.5 | 10 | $96 | $9,600 | ||
26 | Greka | 2.4 | 12 | $189 | $15,800 | ||
27 | Kataluna | 2.4 | 6.6 | ||||
28 | Norvega | 2.1 | 5 | $136 | $27,200 | ||
29 | Slovaka | 1.8 | 5.6 | $47 | $8,700 | ||
31 | Ukraina | 0.9 | 47 | $115 | $2,300 | ||
32 | Panĝaba | 0.8 | 38 | ||||
33 | Slovena | 0.8 | 2 | $22.90 | $10,900 | ||
34 | Islanda | 0.2 | 0.3 | $6 | $23,500 | ||
Mondo sume | 801.4 | 6460 | $41,400 |
Lingvoj en la interreto laŭ vortkvanto sur retpaĝoj
[redakti | redakti fonton]Grefenstette kaj Nioche faris en la jaro 2000 studon pri la kvanto de teksto en unuopaj lingvoj atingebla per serĉiloj[4]. Laŭ la studo Esperanto havis la rangon 27 inter la latinliteraj lingvoj; supozeble tio signifas (por la jaro 2000) proksimume la rangon 40 por Esperanto inter ĉiuj lingvoj, sendepende de la skribo.
De la plej abonita YouTube-kanaloj (250 kanaloj), 66% da enhavo estas Angle, 15% Hispane, 7% Portugale, 5% Hindie, 2% da enhavo estas en la Korea lingvo, dum aliaj lingvoj havas 5% da enhavo[5].
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Internet World Stats. Arkivita el la originalo je 2011-06-23. Alirita 2008-03-05 .
- ↑ 2,0 2,1 Internet World Stats. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2008-03-05 .
- ↑ Global Reach[rompita ligilo]
- ↑ Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche: Estimation of English and non-English Language Use on the WWW
- ↑ 6 Common Features Of Top 250 YouTube Channels. twinword.com. Alirita 2021-09-19 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dek plej uzataj lingvoj en interreto Arkivigite je 2012-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Tutmonda interreta statistiko laŭ lingvoj Arkivigite je 2008-05-29 per la retarkivo Wayback Machine de la retuzantoj, 33 lingvoj
- Takso de la uzado de la angla kaj aliaj lingvoj en la reto, 2000 laŭ la retpaĝoj, 32 latinliteraj lingvoj
- Analizo de tutmonda interreta statistiko
- Tutmonda Malneta ekonomia produkto laŭ lingvoj
- Mapo de retuzantoj, 2005