Tutmondaj Geoparkoj de Unesko
Tutmondaj Geoparkoj de Unesko | ||
---|---|---|
geologia parko • organizaĵo | ||
La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015[1][2]. Tio montris la registaran agnoskon pri la graveco administri elstarajn geologiajn lokojn kaj pejzaĝojn per integra maniero. Ĉi tiu nova marko formaligis la rilaton inter Unesko kaj la Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG), kiu ricevis neformalan subtenon de Unesko ekde 2001. La reto estis starigita por konservi la geologian heredaĵon de Tero, kaj ankaŭ antaŭenigi daŭripovecon kaj evoluigo de la koncernaj komunumoj[3]. La membroj de RTG estas geoparkoj — lokoj kie oni protektas kaj celebras geologiajn trajtojn kaj la pli larĝan heredaĵon[4].
La unuaj membroj de RTG estis anoncitaj dum la unua Internacia Konferenco pri Geoparkoj en 2004. Ekde 2015, la aliĝa kaj akcepta procedo estas difinita de la Reguloj kaj Plenumaj Gvidlinioj de la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko[5]. En julio 2020, estis 161 Tutmondaj Geoparkoj de Unesko en 44 landoj[6][7][8]. Estas membroj en 5 el la 7 kontinentoj sed neniu nuntempe en Antarkto aŭ Aŭstralazio. Rimarkinde, estas ankoraŭ (2020) neniu tutmonda geoparko en Usono aŭ Suda Azio kaj plejparto de Afriko (krom Maroko, Tanzanio kaj Kanarioj). Ĉinio estas la lando kun la plej granda nombro de tutmondaj geoparkoj[9].
Historio
[redakti | redakti fonton]La Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG) (ankaŭ konata kiel la Tutmonda Reto de Naciaj Geoparkoj) estas subtenata de Unesko kaj estis starigita en 1998. Administrita de la Sekcio pri Ekologiaj kaj Teraj Sciencoj, la RTG celas disvastigadon kaj konservadon de la geologia heredaĵo de la planedo, kaj ankaŭ instigas la daŭripovecon kaj evoluigon de la koncernaj komunumoj[10][11][12]. Ekde 2015, la membroj estas oficiale nomitaj kiel Tutmondaj Geoparkoj de Unesko.[13]
La reto
[redakti | redakti fonton]La internacia reto membrigas geoparkojn — geografiaj areoj kie geologia heredaĵo estas la fokuso de loka protekto, edukado kaj evoluigo.
La geoparko, post kreado de nacia registaro, devas plenumi postulojn de Unesko[14] por partopreni en la RTG:
- ekzisto de administra plano por soci-ekonomia evoluigo kiu estas daŭripova (prefere bazita sur agroturismo kaj geoturismo);
- metodoj por konservado kaj plibonigado de geologia heredaĵo kaj rimedoj por instruado de Tersciencoj kaj pli ampleksaj ekologiaj aferoj;
- komunaj proponoj de publikaj aŭtoritatoj, lokaj komunumoj kaj la privata sektoro, kiuj montras la plej bonajn praktikojn rilate al Tera heredaĵo, konservado kaj integrado kun strategioj de daŭripova evoluigo.
Taksado de la geoparkoj okazas dum dujaraj renkontiĝoj de la Komitato pri Geoparkoj, konataj kiel la Internacia Konferenco pri Geoparkoj, kiu ankaŭ respondecas pri perioda revizio de projektoj rilataj al geologia konscio. La unuaj membroj de RTG estis nomitaj dum la unua konferenco en 2004 kaj la listo kreskis ekde tiam.
Kunsidoj | Jaroj | Lokoj | Datoj |
---|---|---|---|
1a | 2004 | Pekino, Ĉinio | 27a junio – 7a julio |
2a | 2006 | Belfasto, Unuiĝinta Reĝlando | 17–21 septembro |
3a | 2008 | Osnabrück, Germanio | 22–26 junio |
4a | 2010 | Langkawi, Malajzio | 12–16 aprilo |
5a | 2012 | Geoparko de la Vulkana Areo Unzen (Shimabara, Japanio) | 12–15 majo |
6a | 2014 | Geoparko Stonehammer (Saint John, Nov-Brunsviko, Kanado) | 19–22 septembro |
7a | 2016 | Geoparko English Riviera (Torquay, Devon, Anglio) | 24–30 septembro |
8a | 2018 | Tutmonda Geoparko de Unesko Adamello Brenta (Madonna di Campiglio, Trentino, Italio) | 11–14 septembro |
9a | 2020 | Tutmonda Geoparko de Unesko Insulo Ĉeĝu, Sud-Koreio | 17–20 septembro[15] |
La RTG laboras proksime kun alia projekto de Unesko, sub la Sekcio pri Ekologiaj kaj Teraj Sciencoj — la Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj — por starigi malsamajn rimedojn por daŭripova evoluigo kaj antaŭenigo de rilatoj inter la lokaj komunumoj kaj la natura medio.
Listo laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj
[redakti | redakti fonton]La suba tabelo montras la kvanton de Tutmondaj Geoparkoj de Unesko (TGU) laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj, kaj ankaŭ la regionaj retoj de geoparkoj.
Kontinentoj | Unesko-regionoj | Regionaj retoj de geoparkoj | Kvanto de TGU en la reto | Kvanto de landoj en la reto |
---|---|---|---|---|
Afriko | Afriko | Afrika Reto de Geoparkoj | 2 | 2 |
Azio | ||||
Azio | Azio-Pacifika Reto de Geoparkoj | 57 | 8 | |
Oceanio | ||||
Oceanio | ||||
Eŭropo | Eŭropo kaj Nordameriko | Eŭropa Reto de Geoparkoj | 75 | 26 |
Nordameriko | — | 3 | 1 | |
Mezameriko | Latinameriko kaj Karibio | Latinamerika kaj Karibia Reto de Geoparkoj | 7 | 6 |
Sudameriko |
Listo laŭ landoj
[redakti | redakti fonton]Multaj nomoj en la suba listo aperas iomete malsamaj en malsamaj dokumentoj aŭ retejoj, precipe kie ili estis angligitaj[16]. Informoj prenitaj en la retejo de Unesko, krom aliaj referencoj[17].
Landoj aŭ Teritorioj | Kontinentoj | Geoparkoj | Membriĝo |
---|---|---|---|
Aŭstrio | Eŭropo | Styrian Eisenwurzen | 2004 |
Aŭstrio | Eŭropo | Ore of the Alps | 2014 |
Aŭstrio / Slovenio | Eŭropo | Karawanken / Karavanke | 2015 |
Belgio | Eŭropo | Famenne, Ardenoj[18] | 2018[19] |
Brazilo | Sudameriko | Araripe | 2006 |
Kanado | Nordameriko | Cliffs of Fundy | 2020[20] |
Kanado | Nordameriko | Discovery | 2020 |
Kanado | Nordameriko | Percé[21] | 2018 |
Kanado | Nordameriko | Stonehammer | 2010 |
Kanado | Nordameriko | Tumbler Ridge | 2014 |
Ĉilio | Sudameriko | Kütralkura | 2019[22] |
Ĉinio | Azio | Alxa Desert | 2009 |
Ĉinio | Azio | Arxan | 2017 |
Ĉinio | Azio | Wangwushan-Daimeishan | 2006 |
Ĉinio | Azio | Danxiashan | 2004 |
Ĉinio | Azio | Fangshan[23] | 2006 |
Ĉinio | Azio | Funiushan | 2006 |
Ĉinio | Azio | Hexigten | 2005 |
Ĉinio | Azio | Guangwushan-Nuoshuihe[24] | 2018 |
Ĉinio | Azio | Huanggang Dabieshan[25] | 2018 |
Ĉinio | Azio | Hong Kong | 2011[26] |
Ĉinio | Azio | Jiuhuashan | 2019 |
Ĉinio | Azio | Huangshan | 2004 |
Ĉinio | Azio | Jingpohu | 2006 |
Ĉinio | Azio | Keketuohai | 2017 |
Ĉinio | Azio | Leye-Fengshan | 2010 |
Ĉinio | Azio | Longhushan | 2007 |
Ĉinio | Azio | Lushan | 2004 |
Ĉinio | Azio | Ningde | 2010 |
Ĉinio | Azio | Qinling | 2009 |
Ĉinio | Azio | Leiqiong | 2006 |
Ĉinio | Azio | Sanqingshan, Ĝjangŝjio | 2012[27] |
Ĉinio | Azio | Shilin | 2004 |
Ĉinio | Azio | Songshan | 2004 |
Ĉinio | Azio | Taining | 2005 |
Ĉinio | Azio | Taishan | 2006 |
Ĉinio | Azio | Tianzhushan | 2011 |
Ĉinio | Azio | Wudalianchi | 2004 |
Ĉinio | Azio | Xiangxi | 2020 |
Ĉinio | Azio | Xingwen | 2005 |
Ĉinio | Azio | Yandangshan | 2005 |
Ĉinio | Azio | Yimengshan | 2019 |
Ĉinio | Azio | Yuntaishan | 2004 |
Ĉinio | Azio | Zhangjiajie | 2004 |
Ĉinio | Azio | Zhangye | 2020 |
Ĉinio | Azio | Zigong | 2008 |
Kroatio | Eŭropo | Papuk | 2007 |
Kroatio | Eŭropo | Vis Archipelago | 2019 |
Kipro | Eŭropo | Troodos | 2015[28] |
Ĉeĥio | Eŭropo | Bohemia Paradizo | 2005 |
Danio | Eŭropo | Odsherred | 2014 |
Ekvadoro | Sudameriko | Imbabura | 2019 |
Finnlando | Eŭropo | Lauhanvuori-Hämeenkangas | 2020[29] |
Finnlando | Eŭropo | Rokua | 2010 |
France | Eŭropo | Massif des Bauges | 2011 |
Francio | Eŭropo | Beaujolais[30] | 2018 |
Francio | Eŭropo | Causses du Quercy | 2017 |
Francio | Eŭropo | Chablais | 2012 |
Francio | Eŭropo | Haute Provence | 2004 |
Francio | Eŭropo | Luberon | 2005 |
Francio | Eŭropo | Montoj de Ardèche | 2014 |
Germanio | Eŭropo | Bergstrasse-Odenwald | 2004 |
Germanio | Eŭropo | TERRA.vita | 2004 |
Germanio | Eŭropo | Harco, Braunschweiger Land | 2005 |
Germanio | Eŭropo | Swabian Alb | 2005 |
Germanio | Eŭropo | Vulkaneifel | 2004 |
Germanio/Pollando | Eŭropo | Muskauer Faltenbogen / Łuk Mużakowa | 2015 |
Grekio | Eŭropo | Lesvos | 2004 |
Grekio | Eŭropo | Chelmos-Vouraikos | 2009 |
Grekio | Eŭropo | Psiloritis | 2004 |
Grekio | Eŭropo | Sitia | 2015 |
Grekio | Eŭropo | Vikos-Aoos | 2010 |
Hungario | Eŭropo | Bakony-Balaton | 2012 |
Hungario/Slovakio | Eŭropo | Novohrad - Nograd | 2010 |
Islando | Eŭropo | Katla | 2011 |
Islando | Eŭropo | Reykjanes | 2015 |
Indonezio | Azio | Monto Batur, Balio | 2012 |
Indonezio | Azio | Rinjani Lombok[31][32] | 2018 |
Indonezio | Azio | Gunung Sewu, Java | 2015 |
Indonezio | Azio | Ciletuh-Palabuhanratu Geopark[33] | 2018[34] |
Indonezio | Azio | Toba Caldera[35] | 2020 |
Irano | Azio | Keŝm | 2017 |
Irlando | Eŭropo | Burren and Cliffs of Moher | 2011 |
Irlando | Eŭropo | Copper Coast | 2004 |
Irlando/Britio | Eŭropo | Marble Arch Caves | 2004 |
Italio | Eŭropo | Apuanaj Alpoj | 2011 |
Italio | Eŭropo | Cilento and Vallo di Diano | 2010 |
Italio | Eŭropo | Madonie | 2004 |
Italio | Eŭropo | Beigua | 2005 |
Italio | Eŭropo | Parco Geominerario della Sardegna | 2007 |
Italio | Eŭropo | Pollino | 2007 |
Italio | Eŭropo | Adamello-Brenta | 2008 |
Italio | Eŭropo | Rocca di Cerere | 2008 |
Italio | Eŭropo | Sesia - Val Grande Geopark | 2013 |
Italio | Eŭropo | Tuscan Mining Park | 2010 |
Japanio | Azio | Itoigawa | 2009 |
Japanio | Azio | Toya kaj Usuzan | 2009 |
Japanio | Azio | Unzen Volcanic Area | 2009 |
Japanio | Azio | San'in Kaigan | 2010 |
Japanio | Azio | Muroto | 2011 |
Japanio | Azio | Oki Islands | 2013[36] |
Japanio | Azio | Aso | 2014[37] |
Japanio | Azio | Mt. Apoi | 2015 |
Japanio | Azio | Duoninsulo Izu[38] | 2018 |
Malajzio | Azio | Langkawi | 2007 |
Meksiko | Nordameriko | Comarca Minera, Hidalgo | 2017 |
Meksiko | Nordameriko | Mixteca Alta, Oaxaca | 2017 |
Maroko | Afriko | M'Goun | 2014 |
Nederlando | Eŭropo | Hondsrug | 2013 |
Nikaragvo | Centra Ameriko | Rio Coco | 2020 |
Norvegio | Eŭropo | Gea Norvegica | 2006 |
Norvegio | Eŭropo | Magma | 2010 |
Norvegio | Eŭropo | Trollfjell | 2019 |
Peruo | Sudameriko | Colca kaj Volcanoes de Andagua | 2019 |
Pollando/Germanio | Eŭropo | Muskauer Faltenbogen / Łuk Mużakowa | 2015 |
Portugalio | Eŭropo | Naturtejo da Meseta Meridional | 2006 |
Portugalio | Eŭropo/Afriko | Azores | 2013 |
Portugalio | Eŭropo | Arouca | 2009 |
Portugalio | Eŭropo | Estrela | 2020 |
Portugalio | Eŭropo | Terras de Cavaleiros | 2015 |
Rumanio | Eŭropo | Hateg | 2005 |
Rusio | Azio | Yangan Tau | 2020 |
Serbio | Eŭropo | Đerdap (Fera Pordo) | 2020 |
Slovakio/Hungario | Eŭropo | Novohrad-Nógrád | 2010 |
Slovenio | Eŭropo | Idrija | 2013 |
Slovenio/Aŭstrio | Eŭropo | Karawanken / Karavanke | 2015 |
Sud-Koreio | Azio | Cheongsong | 2017 |
Sud-Koreio | Azio | Hantangang | 2020 |
Sud-Koreio | Azio | Insulo Ĉeĝu | 2010 |
Sud-Koreio | Azio | Mudeungsan Area[39] | 2018 |
Hispanio | Eŭropo | Geoparko de la Eŭska Marbordo | 2010 |
Hispanio | Eŭropo | Natura Parko Cabo de Gata-Níjar | 2006 |
Hispanio | Eŭropo | Centra Katalunio | 2012 |
Hispanio | Eŭropo | Conca de Tremp-Montsec[40] | 2018 |
Hispanio | Eŭropo | Montoj Courel | 2019 |
Hispanio | Eŭropo | Granada | 2020 |
Hispanio | Eŭropo | El Hierro | 2015 |
Hispanio | Eŭropo | Las Loras | 2017 |
Hispanio | Eŭropo | Maestrazgo | 2020 |
Hispanio | Eŭropo | Sierra Norte de Sevilla, Andaluzio | 2004 |
Hispanio | Eŭropo | Sobrarbe-Pirineos | 2006 |
Hispanio | Eŭropo | Sierras Subbéticas | 2006 |
Hispanio | Eŭropo | Villuercas Ibores Jara | 2011 |
Hispanio | Eŭropo | Lanzarote kaj Chinijos | 2015 |
Hispanio | Eŭropo | Molina & Alto Tajo | 2014 |
Tanzanio | Afriko | Ngorongoro Lengai[41] | 2018 |
Tajlando | Azio | Satun[42] | 2018 |
Turkio | Azio | Kula-Salihli* | 2013 (2020) |
Britio/Irlando | Eŭropo | Marble Arch Caves | 2004 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | North Pennines | 2004 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | Forest Fawr | 2005 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | North West Highlands | 2005 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | English Riviera | 2007 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | Shetland | 2009 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | GeoMôn | 2009 |
Unuiĝinta Reĝlando | Eŭropo | Black Country | 2020 |
Urugvajo | Sudameriko | Grutas del Palacio | 2013 |
Vjetnamio | Azio | Non nuocCao Bang[43] | 2018 |
Vjetnamio | Azio | Dong Van Karsta Altebenaĵo | 2010 |
Vjetnamio | Azio | Dak Nong | 2020 |
Noto * Vulkana Geoparko Kula nomita en 2013 estis etendita kaj renomita kiel Kula Salihli en 2020.
Eksaj membroj de la RTG
[redakti | redakti fonton]Kvankam la listo kreskis jaron post jaro, kelkaj membroj eksmembriĝis ĉu pro memdecido ĉu pro decido de la Internacia Konferenco pri Geoparkoj. La marko Tutmonda Geoparko de Unesko validas dum kvar jaroj post kiam okazas taksado kaj revalidado[44].
Landoj aŭ Teritorioj | Kontinentoj | Geoparkoj | Membriĝo | Eksmembriĝo |
---|---|---|---|---|
Britio | Eŭropo | Lochaber | 2007 | 2011[45] |
Germanio | Eŭropo | Mecklenburg Glacia Aĝo Pejzaĝo | 2005 | ? |
Aŭstralio | Aŭstralazio | Kanawinka | ? | ? |
Aŭstrio | Eŭropo | Carnic Alpoj Geopark | 2012 | ? |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ [3]
- ↑ [4]
- ↑ [5]
- ↑ [6]
- ↑ [7]
- ↑ [8]
- ↑ [9]
- ↑ [10]
- ↑ [11]
- ↑ [12]
- ↑ [13]
- ↑ [14]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-03. Alirita 2021-05-02 .
- ↑ [15]
- ↑ [16]
- ↑ [17]
- ↑ [18]
- ↑ [19]
- ↑ [20]
- ↑ [21]
- ↑ [22]
- ↑ [23]
- ↑ [24]
- ↑ [25]
- ↑ [26]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-14. Alirita 2021-05-02 .
- ↑ [27]
- ↑ [28]
- ↑ [29]
- ↑ [30]
- ↑ [31]
- ↑ [32]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-11. Alirita 2021-05-02 .
- ↑ [33]
- ↑ [34]
- ↑ [35]
- ↑ [36]
- ↑ [37]
- ↑ [38]
- ↑ [39]
- ↑ [40]
- ↑ [41]
- ↑ [42]