Saltu al enhavo

Twine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Twine

Aŭtoro Chris Klimas[1]
Lasta stabila versio 2.10.0
Programlingvo Python, JavaScript
Permesilo GPL v3[2]
Retejo twinery.org
vdr

Twine estas libera programo kreita de Chris Klimas por helpi krei interagan fikcion en la formo de retpaĝoj. Ĝi haveblas por Mac OS X, Windows, kaj Linux[1]. Ankaŭ ekzistas versio kiu uzeblas rekte en retumilo[3].

Twine profitas de la vida strukturo de HTML kaj ne bezonas scion de programlingvo kiel faras aliaj iloj de ludkreado. Tial oni taksas ĝin uzebla por ĉiu ajn kiu interesiĝas pri la kreado de interaga fikcio kaj eksperimentaj ludoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Twinery: Twine Homepage. Alirita 2015-06-10 .
  2. Twine licenses (2014-09-20). Alirita 2016-04-13 .
  3. Twine.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]