Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/d/dc/ASE_simbolo.jpg/220px-ASE_simbolo.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Flag_of_the_Ukrainian_Soviet_Socialist_Republic_%281949%E2%80%931991%29.svg/220px-Flag_of_the_Ukrainian_Soviet_Socialist_Republic_%281949%E2%80%931991%29.svg.png)
Post jaroj de malpermeso pri organizita Esperanto-movado en Sovetunio, la 4-an de marto 1979 en Moskvo rajtis fondiĝi Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kiu kunordigis la Esperanto-movadon en Sovetunio ĝis 1989. De la komenco en ĝi aktivis multaj ukrainaj esperantistoj. La 29-an de januaro 1980 en Kievo okazis fonda kunveno de suborganizaĵo en Ukraina SSR, en kiu 47 partoprenantoj. reprezentantoj de la ukraina Esperanto-movado, sukcese decidis pri fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE). Dek jarojn poste, konferenco de URF ASE, kiu okazis la 22-an de majo 1989 en Poltavo, transformiĝis al la fond-kongreso de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), kiu de tiam transprenis la landan agadon. La unua prezidanto de UkrEA estis elektita Eŭheno Kovtonjuk.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- La artikolo Esperanto en Ukrainio donas bonan kronologian superrigardon entute pri la evoluo de la Esperanto-movado en Ukrainio tra la politike foje pli, foje malpli rapide ŝanĝiĝantaj jardekoj depost la publikigo de la unua libro pri Esperanto en 1887.