El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainia Esperanto-Asocio (mallongigo: UkrEA, ukraine Українська Есперанто Асоціація)[1] estas la landa sekcio de UEA en Ukrainio. Ĝi estis kreita la 21-an de majo 1989, en konferenco de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en Poltavo kiu transformiĝis al la fonda kongreso de UkrEA. La asocio havas la celon de disvastigo kaj propagando de Esperanto en Ukrainio.
- Eŭheno Kovtonjuk (Євген Ковтонюк), Kievo, 1989-1993;
- Viktor Pajuk (Віктор Паюк), Ternopilo, 1993-1997;
- Volodimir Hordijenko (Володимир Гордієнко), Kievo, 1997-2003;
- Aleksandr Krasuckij (Олександр Красуцький), Kievo, 2003-2006;
- Semen Vajnblat (Семен Вайнблат), Odeso, 2006-2009;
- Mikaelo Lineckij (Михайло Лінецький), Kievo, 2009-2010;
- Volodimir Hordijenko (Володимир Гордієнко), Kievo, 2010-2013;
- Eŭheno Kovtonjuk (Євген Ковтонюк), Kievo, ankoraŭfoje 2013-2016 kaj 2016-2019;
- Igor Hlaholevskij (Ігор Глаголевський), Odeso, 2019 -