Volodimir Hordijenko
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/0/05/V_Hord.jpg/220px-V_Hord.jpg)
Volodimir Hordijenko naskiĝis en la jaro 1957 en Temirtau (Kazaĥio). Pedagogo kaj trejnisto, li finis Pedagogian Instituton de fizika edukado. De 1981 li loĝas kaj laboras en Ukrainio. Volodimir Hordijenko esperantistiĝis en 1982 en Jalto, Krimeo de la instruistoj Lilia Mokrencova kaj Jefim Zajdman. En la sama jaro li estis elektita prezidanto de Jalta Esperanto-klubo "Tero". En 1986 fondis Esperanto-klubon en la sudukrainia urbo Ĥerson, en 1987 - en la najbara provinca centro Mikolajiv. La Mikolajiva Esperanto-klubo "Hileja" en la jaro 1989 iniciatis la tradician Esperanto-festivalon Aroma Jalto. De 1997 li loĝas en Kievo, kie samjare li estis elektita prezidanto de la Esperanto-klubo “Ora Pordego” kaj de Ukrainia Esperanto-Asocio: li servis kiel prezidanto de UkrEA de 1997 ĝis 2003, tiam volis pluaktivi kiel simpla estrarano, sed oni petis lin ankoraŭfoje transpreni la prezidantan postenon en 2010 kaj li tial oficis ankoraŭ ĝis 2013. Kontinue li ekde 1997 estas prezidanto de la kieva Esperanto-klubo “Ora Pordego” kaj daŭre aktivas kiel ĉeforganizanto de la festivalo Aroma Jalto. Oficiale li komencis instrui Esperanto-kursojn en la jaro 1983 en OkSEJT-25 en la rusia urbo Samara. En 2003 li ricevis diplomon de instruisto laŭ Cseh-metodo de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago, gvidantoj de la instruista klerigo estis Ewa Bondar kaj Atilio Orellana Rojas.
Inter liaj Esperanto-lernintoj estas: Tatjana Ŝmalko, Olha Vdoviĉenko, Julia Hordijenko, Oleh Pokotilo, Eugenia Amis, Anna Dubrovina, Mirjam Ruban, Aleksandra Gricenok kaj Alisa Nikitina.
Por la libeoprojekto Ukraina antologio li tradukis rakonton de Stepan Vasilĉenko.