Saltu al enhavo

Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME; france Union des Espérantistes Malgaches) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1960, kaj de tiam havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio. La asocio havas sian sidejon en Ambohidrapeto, okcidenta antaŭurbo de la ŝtata ĉefurbo Antananarivo.

Prezidantoj de la asocio estis aŭ estas:

En la membrokunveno de 6-a de januaro 2024 la ĝistiama prezidanto Henriel Fidilalao elektiĝis honora membro.

Suborganizaĵo de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj estis la Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1963, aliĝis al TEJO en 1988, kaj havis sian sidejon en la ĉefurbo Antananarivo. La 4-an de decembro 2021 ĝi refondiĝis sub la nomo Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]