Ubol Ratana
Princino Ubol Ratana, kompleta nomo: Thunkramom Ying Ubon Rattana Ratchakanya Siri Watthana Phannawadi, taje: ทูลกระหม่อมหญิง อุบลรัตนราชกัญญา สิริวัฒนาพรรณวดี) (Lausanne, 5-an de aprilo 1951) estas la plejaĝa infano de reĝo Bhumibol Adulyadej (Rama IX) kaj reĝino Sirikit de Tajlando. Post edziniĝo de la usonano Peter Ladd Jensen ŝi perdis ĉiujn reĝajn pretendojn kaj estis forpelita el Tajlando, ankaŭ la loĝantaro neniam akceptis tiun geedziĝon. Ŝi havis tri infanojn kun Peter Jensen, du filinojn kaj unu filon. Ilia filo "Khun Bhumi" je 21-jaraĝo mortis la 26-an de decembro 2004 dum cunamo en Khao Lak pro submara tertremo.
Post tri jaroj de onidiroj pri geedzaj problemoj en 1998 ili anoncis la oficialan divorcon. Post tio la princino povis reveni al Tajlando kaj tie ŝi estas tre populara.