Saltu al enhavo

Ulrich Krauße

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ulrich KRAUSSE (naskiĝinta la 29-an de junio 1956 en Saksio, mortinta la 25-an de marto 2021) estis germana informadikisto, tradukisto kaj instruisto.

Krauße, kiu mem ne tro ŝatis la latinajn lecionojn dum siaj lernejaj jaroj, tradukadis latinen. Por tiu okupiĝo li ekardis post kreo de programaro por lernado de la latino kaj miro pri la logikeco de la latina. Li ankaŭ mem eldonis siajn latinaĵojn loĝante en Ibbenbüren. Samloke troviĝis ankaŭ lia propra eteldonejo Mundus Latinus. Kvazaŭ kiel akuŝistino por la eldonejo agis Cornelia Funke permesinte la tradukon de sia verko Die wilden Hühner.[1]

Por komputiloj li estis elfarinta du aferojn: la vortlernigan Flagellum Ciceronis kaj la tradukhelpan Codex Ciceronis. Ne malmultis la nombro de modernaj libroj germanlingvaj kiujn li tradukis latinen. Latinlingve nomiĝis li Udalricus Krauße. Li ankaŭ teleinstruadis.

  • 2007: "Codex Ciceronis" (programaro)
  • 2008: "Flagellum Ciceronis" (programaro)
  • 2009: "De gallinis ferocibus" (Cornelia Funke: Die wilden Hühner)
  • 2010: "De tribus investigatoribus et fato draconis" (A. Marx: Die drei ??? und der Fluch des Drachen)
  • 2011: "De Aemilio et investigatoribus" (Erich Kästner: Emil und die Detektive)
  • 2012: "QuidEstQuid: Gladiatores" (Marcus Junkelmann: Gladiatoren; el la porinfana ilustrita klerigserio WasIstWas)[2]
  • 2013: "De tribus investigatoribus et terrore in via Sheldon Street" (Hendrik Buchna: Die Drei Fragezeichen und der Schrecken der Sheldon Street)
  • 2013: "Bellum - Imaginare hic esset" (Janne Teller: Hvis der var krig i Norden)
  • 2016: "Arminius narrat: Miraculum vitae" (Armin Maiwald: Das Wunder des Lebens)
  • 2016: "Arminius narrat: Fabulae Latinae" (Armin Maiwald: Lateinische Sachgeschichten)
  • 2016: "Latine loqui cum patre filioque" (Latein sprechen mit "Vater und Sohn")
  • 2018: "Suntne animalia in planeta Marte?" (Andreas Eschbach: Gibt es Leben auf dem Mars")

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Nexus externi

[redakti | redakti fonton]
  1. etbiografio kun foto
  2. etprezento de la enhavo