Un Éléphant ça trompe énormément (filmo)
Elefanto tio trompas enorme | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Un Éléphant ça trompe énormément |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | 22-a de septembro 1976 (Francio) |
Daŭro | 110 minutoj |
Ĝenro | komedio |
Kameraado | René Mathelin |
Reĝisoro(j) | Yves Robert |
Produktisto(j) | Yves Robert por la Guéville kaj Alain Poiré por Gaumont |
Scenaro | Jean-Loup Dabadie kaj Yves Robert |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Vladimir Cosma |
Produktinta firmao | Les Productions de la Guéville |
Un Éléphant ça trompe énormément (Elefanto tio trompas enorme - franca vortludo: "trompe" signifas "trompas" kaj "rostro") estas franca filmo de Yves Robert, aperinta en 1976.
Yves Robert aldonis daŭrigon la sekvantan jaron: Nous irons tous au paradis.
En 1984, Gene Wilder faris refaron titolitan The Woman in Red.
Temo
[redakti | redakti fonton]Etienne (Jean Rochefort), kvardekkelk-jara, edziĝinta al Marthe, fidela edzo, feliĉa patro, ekenamiĝas al Charlotte (Anny Duperey), juna virino, apenaŭ pretervidita, ruĝe vestita. Li kutime ludas tenison kun siaj tri plej bonaj amikoj, Simon, Daniel kaj Bouly. Simon (Guy Bedos) estas kuracisto, konstante sufokata de la entrudiĝoj de sia patrino (Marthe Villalonga) en sian vivon, ŝi estas karikaturo de "nigrapieda" patrino. Daniel (Claude Brasseur), ne sukcesas pli longe kaŝi sian samseksemon al siaj amikoj. Bouly (Victor Lanoux), senpripenta amindumanto, defalas kiam li malkovras, ke lia edzino forlasis komunan loĝejon kun mebloj kaj infanoj. Kvankam malestima al petolantoj, Étienne finfine ne rezistas al la ĉarmoj de la bela nekonatulino, sed tiu ĉi rapide komprenigas al li, ke temas pri senestonta aventuro.
La filmo estas plejparte komentata de ekstera voĉo de Jean Rochefort, kaj la kontrasto inter tio kion li (avantaĝe) prezentas kaj la spektata realo konsistigas komikan risorton de la filmo.
Pliaj teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Foto-direktoro: René Mathelin
- Dekoroj: Jean-Pierre Kohut-Svelko
- Kostumoj: Nathalie Dessalles
- Muntado: Gérard Pollicand
- Formato: Kolora
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Jean Rochefort: Étienne
- Claude Brasseur: Daniel
- Guy Bedos: Simon
- Victor Lanoux: Bouly
- Danièle Delorme: Marthe
- Anny Duperey: Charlotte
- Martine Sarcey: Esperanza
- Marthe Villalonga: Mouchy Messina
- Louise Conte: Marraine (="Baptopatrino")
- Christophe Bourseiller: Lucien
- Maurice Bénichou: Gonthier
- Jean Lescot: Malkvieta paciento
- Catherine Verlor: Stéphanie
- Pascale Reynaud: Delphine
- Richard Saint-Bris: Charles
- Jean Lanier :Deschanels
- Anne-Marie Blot: Marie-Ange
- Hélène Calzarelli: F-ino Pintard
- Jean-Claude Magret
- Anémone: Pordistino
- Gérard Calderon
- Bernard Chalran
- Marie-Thérèse Orain
- Jean-François Dérec: Junulo kiu avertas fajrobrigadon
- Paul Hébert
- Jean-Paul Solal
- Carina Barone
- Pierre Malet-Guespin
- Stéphane Francis
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1977: César por plej bona dua rolo al Claude Brasseur, por Un Éléphant ça trompe énormément