Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
medicina lernejo universitato | |||||
moto | Learning to Care For Those In Harm's Way Lernante prizorgi tiujn en la danĝero | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1972 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 39° 0′ 4″ N, 77° 5′ 9″ U (mapo)39.0012-77.0859Koordinatoj: 39° 0′ 4″ N, 77° 5′ 9″ U (mapo) | ||||
lando | Usono | ||||
adreso | 4301 Jones Bridge Road, Bethesda, Maryland 20814 U.S. | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj (angle Uniformed Services University of the Health Sciences, akronime USU) estas sanscienca universitato de la usona federala registaro. La universitato estis fondita en 1972 kaj celas trejni personaron en medicino, flegado, dentokuracado kaj aliaj sansciencoj por servo de milita medicino. La primara misio de la lernejo estas prepari diplomiĝintojn por servo al Usono ĉe hejmo kaj eksterlande en la kuraca korpuso kiel kuracaj profesiuloj, flegistoj kaj kuracistoj [1].
Kontraste al la militaj lernejoj, kie la studentoj ricevas la rangon de kadeto kun salajro je la nivelo de serĝento, ĉiuj medicinaj studentoj dungitaj en la universitato estas komisiitaj kiel oficiroj en la rango de dua leŭtenanto en la usona armeo, usona aerarmeo aŭ en la usona mararmeo aŭ la Usona Publika Sanservo-Komisiona Korpo. Ne estas postulo por antaŭa militservo por esti akceptita. Studentoj kiuj jam havas pli altan oficiran rangon en la usona armeo, usona aerarmeo aŭ usona mararmeo devas akcepti provizoran administran degradiĝon. Oficiroj en la Usona Marinfanteria Korpuso, Usona Marborda Gardistaro, aŭ Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio Komisiita Korpo devas peti eksiĝon por esti komisiitaj kiel oficiro en unu el la tri permesitaj servobranĉoj [2].