Saltu al enhavo

Unio por Reformisma Judaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio por Reformisma Judaismo
religia organizaĵo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 8-a de julio 1873 vd
Geografia situo 40° 43′ 44″ N, 73° 59′ 41″ U (mapo)40.728888888889-73.994722222222Koordinatoj: 40° 43′ 44″ N, 73° 59′ 41″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Nov-Jorko
Unio por Reformisma Judaismo (Novjorko)
Unio por Reformisma Judaismo (Novjorko)
DEC
Map
Unio por Reformisma Judaismo
Fondinto(j) Isaac Mayer Wise vd
Lingvoj

angla lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Unio por Reformisma Judaismo (angle Union for Reform Judaism, akronime URJ, hebree האיחוד ליהדות רפורמית; antaŭe ĝis 2003 estis konata kiel la angle Union of American Hebrew Congregations, akronime UAHC) estas la tegmenta organizaĵo de komunumoj de la Reformisma Judismo en Nordameriko [1]. Aktuale en 2021, membras en la Unio 831 komunumoj (kongregacioj) en Usono, Kanado, Bahamoj, Porto-Riko kaj Virgulininsuloj [2].

Estas laŭtakse ke 880 000 plenkreskulaj membroj en tiuj komunumoj, krom pli granda nombro da tiuj kiuj identigas kun la movado: la Unio taksas siajn totalajn subtenantojn je 2.2 milionoj surbaze de enketoj [3]. La rabena organizaĵo gvidanta la Union estas la Centra Konferenco de Usonaj Rabenoj.

La organizaĵo estis fondita en 1873 en la Cincinnati, Ohio fare de rabeno Yitzhak Meir Weiss, kaj 34 komunumoj el 28 urboj en Mezokcidento kaj Sudo de Usono estis membroj.

En 1875 la Hebrea Unia Kolegio estis establita en Cincinnati kiel institucio por trejnado de rabenoj, kantoroj, edukistoj kaj komunumlaboristoj de la movado.

UAHC estis unu el la fondintoj de la Monda Uniĝio por Progresema Judismo en 1926.

Ĝi estas unu el la progresemaj judaj konfesioj en Usono, nomante la rekomendojn de Halaĥa kaj la efektivigon de la vasta plimulto de la 613 ordonoj (kiel en ortodoksa judismo) kiel laŭvola, kaj ankaŭ, akceptante teisman evoluismon, parte historian biblian kritikon, egaligante la rajtojn de virinoj kaj la rajtojn de GLAT-homoj .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu anakŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]