Unitariisma katedralo (Budapeŝto)
Unitariisma preĝejo | ||||
---|---|---|---|---|
Unitariisma katedralo en Budapeŝto
| ||||
Protestanta kirko | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Hungario | |||
Municipo | Budapeŝto, distrikto Belváros-Lipótváros | |||
Geografia situo | 47° 30′ 29″ N, 19° 3′ 7″ O (mapo)47.5079419.051924Koordinatoj: 47° 30′ 29″ N, 19° 3′ 7″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
provinco | Pest | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Arkitektoj | Samu Pecz | |||
Konstrustilo | novgotiko | |||
Konstruado | ||||
Specifo | ||||
Enhaveco | 200 personoj | |||
Konstrumaterialo | masonita | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
La Unitariisma katedralo en Budapeŝto estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros.
Historio
[redakti | redakti fonton]Depost la Aŭstra-hungara interkonsento alvenis ankaŭ unitariistaj familioj el Transilvanio. Ili aranĝis mesojn ekde 1869 en ĉambro de kalvinana gimnazio. Unitaria filio estis fondita en 1881. Ili ricevis senpagan konvenan parcelon por konstrui kirkon de la ĉefurbo, sed financaj problemoj aperis. Inter 1888 kaj 1890 loĝdomego estis konstruita, kie krom la eventuala preĝejo kaj ties servaj ĉambroj havis lokon ankaŭ privataj loĝejoj. Tiuj loĝejoj solvis la financan problemon. La origina orgeno neniiĝis dum la 2-a mondmilito, la pli nova ekfunkciis en 1995 (inter 1945-1995 malgranda elektra orgeno funkciis). Komence de la socialismo ŝtatiĝo okazis, sed la preĝejo kun la kontoro, biblioteko, arkivo, kunvena ĉambro kaj 2 pastraj loĝejoj restis ekleziaj posedaĵoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas laŭ 3 stratoj (estas 2 stratanguloj). La fasado estas simetria. La enireja parto emfazas la la preĝejan staton kun turo, la ceteraj partoj estas simplaj loĝejoj. La trietaĝa konstruaĵo havas internan korton, kie arboj kreskas. La ŝtuparejo servas por loĝejoj kaj por la preĝejo. Laŭ la teretaĝo vendejoj funkciis-funkcias. En la etaĝoj po 7 loĝejoj troviĝas. La preĝejo mem en la 2-a kaj 3-a kuntiritaj etaĝoj funkcias. En la ŝtuparejo estas kolektaĵo de portretoj pri la lokaj pastroj. En la kunvena halo ekspozicio pri pentraĵoj estas videblaj.
Preĝejo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo estas navo, kiu finiĝas en plurlatera parto. Tie altiĝas la ornamriĉa predikejo, antaŭe estas la sakramenta tablo. Sur la muroj estas 5 vitraj pentritaj fenestroj fare de Miksa Róth. Kontraŭe situas la galerio kun la orgeno.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2017-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- nur fotoj Arkivigite je 2016-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]
- [3][rompita ligilo]
-
Martira monumento pri 1956
-
Memortabulo pri Ferenc Dávid