Universitata Hospitalo Virgulino de la Roso
La Universitata Hospitalo Virgulino de la Roso (hispane Hospital Universitario Virgen del Rocío) estas hospitala komplekso administrata de la Andaluza Sanservo, en la urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, precize en la kvartalo Bami.
Ĝi estas unu de la regionaj hospitaloj de Andaluzio, tio estas, unu de la plej altrangaj ene de la Andaluza Publika Sansistemo. Havante pli ol 8 000 profesiulojn, 54 operaciejojn, 1 291 funkciantajn litojn kaj pli ol 450 klinikajn konsultejojn, ĝi estas la plej granda sankomplekso de Andaluzio, konsiderata krome unu de la plej bonaj de Hispanio.[1]
La komplekso enhavas la jenajn hospitalojn:
- Ĝenerala Hospitalo
- Hospitalo de Rehabilitado kaj Traŭmatologio
- Patrin-infana Hospitalo
- Hospitalo Dukoj de Infantado
La Universitato de Sevilo estas la akademia institucio aliĝinta al la hospitala komplekso.
La nomo estas omaĝo al la Virgulino de la Roso, virgulina figuro kiu same nomas la samnoma festo-pilgrimado, unu de la plej gravaj de Andaluzio kaj de la tuta Hispanio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «El Virgen del Rocío de Sevilla, el octavo mejor hospital público de España». La Vanguardia. Konsultita la 12an de januaro 2018.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hospital Universitario Virgen del Rocío (Sevilla) en la hispana Vikipedio.