Universitato Carnegie Mellon
La Universitato Carnegie Mellon (angle Carnegie Mellon University, Carnegie Mellon aŭ CMU) estas privata universitato en Picburgo, Pensilvanio, Usono.
La universitato ekis kiel Carnegie Technical Schools fondita de Andrew Carnegie en 1900. En 1912, la lernejo iĝis la Carnegie Institute of Technology kaj ekproponis kvar-jarajn gradojn. En 1967, la Instituto de Teknologio Carnegie kuniĝis al la Mellon Institute of Industrial Research por formi la Universitaton Carnegie Mellon. La universitata ĉefa kampuso de 0.57 km² estas je 4.8 km el la Picburga urbocentro kaj limas kun la Muzeoj Carnegie de Picburgo, kun la ĉefa branĉo de la Biblioteko Carnegie de Picburgo, la Carnegie Music Hall, la Parko Schenley, La Konservatorio kaj Botanikaj Ĝardenoj Phipps, la Picburga Golfoklubo, kaj la kampuso de la Universitato de Picburgo en la urbaj kvartaloj Oakland kaj Squirrel Hill, parte etende al Shadyside.
Carnegie Mellon havas sep altlernejojn kaj sendependajn lernejojn: nome Carnegie Institute of Technology (inĝenieriko), College of Fine Arts, Dietrich College of Humanities and Social Sciences, Mellon College of Science, Tepper School of Business, H. John Heinz III College kaj la School of Computer Science. Carnegie Mellon eltenas 17 atletajn teamojn kiel parto de la Nacia Universitata Atleta Asocio ĉe la NCAA Division III.