Universitato Federacia de Norda Rio-Grando
Universitato Federacia de Norda Rio-Grando | ||
---|---|---|
![]() | ||
universitato eldonejo de malfermita aliro publika eduka institucio arkitektura strukturo ![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1958 | |
Situo | ||
Geografia situo | 5° 50′ 23″ S, 35° 12′ 6″ U (mapo)-5.839721-35.2016966Koordinatoj: 5° 50′ 23″ S, 35° 12′ 6″ U (mapo) | |
lando | Brazilo | |
adreso | Avenida Senandor Salgado Filho, Campus Universitário, Lagoa Nova | |
poŝtkodo | 59078-970 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/Bras%C3%A3o-UFRN.jpg/220px-Bras%C3%A3o-UFRN.jpg)
La Universitato Federacia de Norda Rio-Grando (UFRN) havas sian centran kampuson en Natalo. Ĝi estas la ĉefa universitato de Norda Rio-Grando kaj unu el la dek plej grandaj federaciaj universitatoj de Brazilo laŭ nombro de unuarangaj studentoj. Ĝi antaŭe estis Universitato de Norda Rio-Grando, kiu estis kreita per subŝtata leĝo la 25-an de junio de 1958, formata de la tiam aparte ekzistantaj fakultatoj pri farmacio kaj dentokuracado, medicino, inĝenierarto, natursciencoj, beletristiko, juro kaj filozofio. Ĝi estis federaciigita en decembro de 1960.
Dum la 1970-a jardeko komenciĝis la konstruado de la centra kampuso, kiu nun entenas la plimulton de la konstruaĵoj de la universitato en Natalo, sur areo granda je 123hm².
Ĝi funkciigas 45 kursojn, el kiuj 38 havas majstrigan kurson kaj 18 havas doktorigan kurson.
Nuntempe, ĝia komunumo konsistas el pli ol 27 mil studantoj, 3.062 laboristoj teknikaj aŭ administraj kaj 1.638 instruistoj.