Universitato Jinan
Universitato Jinan | ||
---|---|---|
universitato universitato posedata de ministerio de Ĉinio altlernejo | ||
moto | 忠信笃敬[1]
| |
Informoj | ||
fondodato | 1906 | |
Geografia situo | 23° 7′ 41″ N, 113° 20′ 53″ O (mapo)23.128113.348Koordinatoj: 23° 7′ 41″ N, 113° 20′ 53″ O (mapo) | |
lando | Ĉinio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
La Universitato Jinan (IFA dʒiː'nan, simpligita ĉine : 暨南大学, tradicia ĉine 暨南大學, pinjine : Jìnán Dàxué, angle Jinan University, akronime JNU) estas unu el la ĉefaj esploruniversitatoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estis fondita kiel la Lernejo Chi Nan en 1906, sojle de la Dinastio Qing. Ĝi estas situanta en la provinco Gŭangdongo, kun kampusoj en du lokoj en Kantono, kaj ankaŭ en Ĝuhaj kaj Ŝenĵeno. Aktuale en 2007, Universitato Jinan havis 20 altlernejojn kaj 89 esplorinstitutojn.
Ĝi havas pli ol 50 mil studentojn, de kiuj studentoj de eksterlande aŭ de Honkongo, Makao kaj Tajvano, konsistigis pli malpli plimulton. Historio, Universitato Jinan estis la unua universitato en Ĉinio se temas pri varbi eksterlandajn studentojn kaj nuntempe estas la universitato kun la plej granda nombro da internaciaj studentoj.
Ĝi ofertas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorecajn kursojn en juro, medicino, traduko, eduko, inĝenierio, arkitekturo, sociaj sciencoj kaj aliaj.
Origine la kampusojn de la universitato situas en Nankino kaj Ŝanhajo. Post kiam la Ĉina Popola Respubliko estis proklamita en 1949, ĝi estis aboliciita de ĝiaj sekcioj, kiuj estis asignitaj al aliaj universitatoj kiel ekzemple Universitato Fudan. Sed en 1958 Universitato Jinan estis reestablita en Kantono [3].
Nuntempe la universitato havas 57 regionajn eks-studentajn asociojn tra la mondo [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 校训 校徽 校歌. Alirita July 1, 2014 .
- ↑ JNU Motto & Spirit. Arkivita el la originalo je July 14, 2014. Alirita July 1, 2014 .
- ↑ Jinan University ». Arkivita el la originalo je 24 December 2013. Alirita 18 July 2015 .
- ↑ The History of Jinan University Alumni Association. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2014-04-06 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Universitato Jinan Oficiala retejo (ĉine)
- Universitato Jinan Oficiala retejo (angle)
- Universitato Jinan Internacia Lerneja retejo Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine