Universitato Paul Valéry Montpellier 3
Aspekto
La Universitato Paul Valéry Montpellier 3 estas universitato en Francio. Ĝi kompreneble lokiĝas en la urbo Montpellier, estas unu el sume tri sukcedaj institucioj de la historia Universitato de Montpellier de 1289 kaj estis fondita en la jaro 1970. Ĝia nomo omaĝas al la franca verkisto Paul Valéry.
En 2019 en ĝi studis iom pli ol 22 000 studentoj. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.