Universitato de Brajtono
Universitato de Brajtono | ||
---|---|---|
La Politeknikejo estas unu el la antaŭaj institucioj de la Universitato de Brajtono
| ||
universitato altlernejo organizaĵo pri edukado | ||
Informoj | ||
fondodato | 1992 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 50′ 42″ N, 0° 7′ 3″ U (mapo)50.845022-0.117569Koordinatoj: 50° 50′ 42″ N, 0° 7′ 3″ U (mapo) | |
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
urbo | Brajtono | |
adreso | University of Brighton, Mithras House, Lewes Road, Brighton, East Sussex, BN2 4AT | |
poŝtkodo | BN2 4AT | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
| ||
| ||
La Universitato de Brajtono (angle University of Brighton) estas angla universitato. Proksimume 18,000 studentoj studas ĉe la lokoj en Brajtono kaj Eastbourne. La 2,400-dungitaro de la universitato estas gvidita fare de vicrektoro Debra Humphris.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato, fondita en 1992, vidas sin en tradicioj de la mezo de la 19-a jarcento. La artlernejo estis fondita en januaro 1859 en la kuirejo de la Reĝa Pavilono (angle Royal Pavilion & Garden) kaj nun estas la plej malnova parto de la nuna universitato [1].
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato plejparte ofertas profesiajn aplikatajn edukprogramojn [2]. Trejnado estas ofertita en programoj en farmacio, inĝenieristiko, ekologio, komputiko, matematiko, arkitekturo, geologio, flegado, instruado, sportscienco, ĵurnalismo, kriminologio kaj komerca administrado [3].
Entute, ĝi havas ĉirkaŭ 18,000 studentojn kaj 2,400 dungitojn.
La universitato estas dividita en:
- Lernejo de Aplikataj Sciencoj
- Lernejo de Arkitekturo, Teknologio kaj Inĝenieristiko
- Lernejo de Arto kaj Amaskomunikilaro
- Lernejo de Komerco kaj Juro
- Lernejo de Edukado
- Lernejo de Homeco kaj Sociaj Sciencoj
- Lernejo de Sporto kaj Sansciencoj
- Brighton Doctoral College
- Brajtono kaj Sussex Medicina Fakultato (kun Universitato de Sussex )
- Brighton Student Skills Hub (preparaj lingvokursoj)
Rangigoj
[redakti | redakti fonton]La QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj vicigas la universitaton ene de la supro 100 internacie por Arto kaj Desegno [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ University of Brighton (en-US). Alirita 2018-11-21 .
- ↑ "University of Brighton". (en-gb)
- ↑ UCAS Search tool – Search Results. Alirita 2016-02-12 .
- ↑ QS World University Rankings for Art & Design 2023.