Universitato de Gastronomiaj Sciencoj
Universitato de Gastronomiaj Sciencoj | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Get into the future of food Eniru la estontecon de manĝo | |
Informoj | ||
fondodato | 2004 | |
speco | Privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 44° 41′ 0″ N, 7° 53′ 42″ O (mapo)44.68337.89497Koordinatoj: 44° 41′ 0″ N, 7° 53′ 42″ O (mapo) | |
lando | Italio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
La Universitato de Gastronomiaj Sciencoj (mallonge UNISG; itale Università degli Studi di scienze gastronomiche) estas itala privata universitato en Pollenza, Piemonto.
La universitato estis fondita en 2004 de Carlo Petrini, fondinto de la internacia movado Slow Food, kaj kunlabore kun la regionoj Piemonto kaj Emilia-Romanjo, kiel la unua universitato dediĉita al studado de la rilato inter manĝaĵo kaj kulturo [1][2].
La celo de la iniciato estis krei internacian edukan kaj esplorcentron por daŭripova agrikulturo, esplorado kaj konservado de biokultura diverseco kaj evoluado de interfaka aliro kiu kombinas nutraĵsciencon kaj teknologion kun sociaj, homaj, biologiaj kaj agrikulturaj sciencoj. La universitato estas organizita kiel ununura fakultato kaj ofertas kursojn sur diversaj niveloj ekskluzive ligitaj al la kampo de manĝaĵo kaj vino.
Ĝi estas bazita en la historia Castello di Pollenzo en Pollenza, distrikto de la municipo de Bra en Piemonto.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La Reĝa Kastelo, parto de la universitata komplekso.
-
Vinkestoj en stokado kaj konservado ĉe la vinbanko, kiu estas parto de la universitato.
-
Stokado de Barbaresco-vinskatoloj
-
Vinbiblioteko, trejnado kaj gustumado en la universitato.
-
Mapo de vitejoj kaj vinoj en Italio.
-
Stokado sur etaĝoj, de italaj vinoj de ĉiuj specoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kummer, Corby (1 January 2008). "Slow Food, High Gear". The Atlantic. No. January/February 2008. Retrieved 10 March 2015.
- ↑ Kindel, Constanze. "Italiens Slow-Food-Uni: Hogwarts aus Parmesan", Frankfurter Allgemeine, Frankfurter Allgemeine Zeitung, 2 November 2014. (germane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Universitato de Gastronomiaj Sciencoj – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)