Saltu al enhavo

Universitato de Georgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Georgio
universitato
publika eduka institucio en Usono
publika esplorada universitato
land-grant university (en) Traduki
historic district in the United States (en) Traduki
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
moto Et docere et rerum exquirere causas

(Instrui, servi kaj esplori
la naturon de la aferoj.)

Informoj
fondodato 1785
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 33° 57′ 21″ N, 83° 22′ 28″ U (mapo)33.9558-83.3745Koordinatoj: 33° 57′ 21″ N, 83° 22′ 28″ U (mapo)
lando Usono
urbo Old North Campus
adreso Administration Building, Athens, GA, 30602
poŝtkodo 30602
Nombroj
nombro de studentoj 38 920 vd (stato: 12-a de novembro 2019)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Georgio (Georgio)
Universitato de Georgio (Georgio)
DEC
Map
Universitato de Georgio
vdr
Librejo

La Universitato de Georgio (angle University of Georgia, aŭ, mallongigite UGA) estas la plej granda altlerneja institucio en la usona ŝtato Georgio.

La universitato estis establita en 1785 kaj aktuale en 2017 proksimume 37,600 studentoj studas tie. Ĝi troviĝas en Athens, ĉirkaŭ 70 mejlojn (113 kilometrojn) nordoriente de Atlanto, kaj estis la unua ŝtat-ĉartita universitato en Usono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La proklamo de la establado de la universitato kiel publika universitato de la ŝtato Georgio okazis la 27-an de januaro 1785. En februaro 1786, la estraro de kuratoraro de la universitato renkontiĝis por la unua fojo kaj la unua prezidanto, Abraham Baldwin, estis elektita . En 1801, la loko de la agado estis elektita kaj konstruproceduroj komenciĝis. La unua konstruaĵo estis nomita Franklin College laŭ prezidanto Benjamin Franklin kaj nun estas konata kiel "Old College". En 1804, la unua grupo de diplomiĝintoj studentiĝis ĉe la universitato.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato inkluzivas 17 kolegiojn kaj lernejojn:

  • Franklin Kolegio de Arto kaj Sciencoj - fondita en 1801
  • kolegio de Agrikulturo kaj Medisciencoj - fondita en 1859
  • lernejo de juro - fondita en 1859
  • kolegio de Apoteko - fondita en 1903
  • lernejo de Forstado kaj Naturresursoj - fondita en 1906
  • kolegio de Eduko - fondita en 1910
  • lernejo de Altnivelaj Studoj - fondita en 1910
  • kolegio de Komercadministracio - fondita en 1912
  • kolegio de Ĵurnalismo kaj Amaskomunikado - fondita en 1915
  • kolegio de Familio kaj Konsumanto-Sciencoj - fondita en 1933
  • kolegio de Veterinara Medicino - fondita en 1946
  • lernejo de Socia Laboro - fondita en 1964
  • kolegio de Medio kaj Dezajno - fondita en 1969
  • lernejo de Publikaj Rilatoj kaj Internaciaj Rilatoj - fondita en 2001
  • lernejo de Ekologio - fondita en 2001
  • kolegio de Popolsano - fondita en 2007
  • kolegio de Inĝenieristiko - fondita en 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]