Universitato de Sankta Karlo
Universitato de Sankta Karlo | ||
---|---|---|
privata universitato katolika universitato | ||
moto | Scientia Virtus Devotio Scienco Virto Sindonemo | |
Informoj | ||
fondodato | 1-a de aŭgusto 1595 | |
Geografia situo | 10° 17′ 58″ N, 123° 53′ 56″ O (mapo)10.299444444444123.89888888889Koordinatoj: 10° 17′ 58″ N, 123° 53′ 56″ O (mapo) | |
lando | Filipinoj | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
La Universitato de Sankta Karlo (Filipine Pamatasan ng San Carlos, Cebue Unibersidad sa San Carlos, hispane Universidad de San Carlos, akronime USC) estas privata katolika universitato en Cebuurbo, Filipinoj. Ĝi estas prizorgita fare de la katolika pastra parokanaro Societas Verbi Divini, kaj disponigas edukon sur ĉiuj niveloj, de antaŭlernejo ĝis esploreduko. La universitato ekzistas en sia nuna formo ekde 1935, sed havas historion etendantan reen al la 16-a jarcento - tiam ĝi estis prizorgita fare de la jezuita ordeno [1].
La kolegio komenciĝis la 1an de aŭgusto 1595 kiel Colegio de San Ildefonso kaj de 1783 estis nomita Colegio de San Carlos; en 1948 ĝi ricevis universitatan statuson.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato konsistas el ok fakultatoj kaj 27 sekcioj:
- Fakultato de Juro
- Fakultato de Artoj kaj Sciencoj
- Fakultato de Flegado
- Fakultato de Komerco kaj Ekonomiko
- Fakultato de Edukado
- Fakultato de Inĝenierio
- Fakultato de Apoteko
- Fakultato de Arkitekturo kaj Aplikataj Artoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About USC Arkivigite je 2012-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120511161241)