Saltu al enhavo

Universitato de Kalgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el University of Calgary)
Universitato de Kalgario
aŭtonoma universitato
eldonejo de malfermita aliro
comprehensive academic and research university (en) Traduki
publika esplorada universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto skotgaele Mo Shùile Togam Suas
Mi levos miajn okulojn
Informoj
fondodato 1966
speco publika
Situo
Geografia situo 51° 4′ 39″ N, 114° 7′ 59″ U (mapo)51.0775-114.13305555556Koordinatoj: 51° 4′ 39″ N, 114° 7′ 59″ U (mapo)
lando Kanado
urbo Kalgario
Nombroj
nombro de studentoj 33 000 vd (stato: julio 2020)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Kalgario (Alberto)
Universitato de Kalgario (Alberto)
DEC
Map
Universitato de Kalgario
Bonveniga pavilono de la Universitato
Bonveniga pavilono de la Universitato
Bonveniga pavilono de la Universitato
Devizo Mo Shùile Togam Suas
(gaele = Mi levos miajn okulojn)
Fondiĝis 1966
Speco Publika
Buĝeto CA$355M[1]
Kanceliero Joanne Cuthbertson
Prezidanto Harvey Philip Weingarten
Dungitaro 5,363[2]
Nediplomitaj studentoj 19.801 plen-tempaj,
2.755 part-tempaj[3]
Postdiplomaj studentoj 4.340 plen-tempaj,
1.300 part-tempaj[3]
Situo Kalgario ( Alberto, Kanado )
Kampuso Enurba: 2,13 km²
(213 hektaroj)
Maskoto Rex
Retejo University of Calgary
vdr

La Universitato de Kalgario (angle University of Calgary, mallongigita U of C or UCalgary) estas publika universitato kies tereno troviĝas en la nord-okcidento kvarono de la urbo Kalgario en Alberto (Kanado). Programojn de la Universitato sekvas proksimume 23.500 plentempaj kaj 4.500 part-tempaj studentoj, sume 28.000 studentoj.

Arko ĉe la enirejo de la kampuso

Instruprogramoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Kalgario proponas pli ol 100 programojn de universitata edukado kaj donas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorajn diplomojn. La universitata kampuso havas areon de 2,13 km² kaj gastigas entute 16 fakultatojn, 53 departementoj kaj pli ol 30 esplor-institutojn kaj centrojn. Inter la plej konataj fakultatoj de la Universitato estas la Lernejo de Komerco Haskayne, la Lernejo de Inĝeneriko Schulich, medicina lernejo (proponanta diplomon MD), jura lernejo (proponanta diplomon LLB), kaj ekde 2007 veterinaran lernejon. En la plentempa instruistaro de la Universitato estas 1.917 homoj.

La universitato havas 16 fakultatojn (havos 17 kiam la veterinara lernejo ekfunkcios en 2007):

Sporto[redakti | redakti fonton]

La Olimpika Ovalo

La Universitato reprezentiĝas en CanadaWest subunuo de la asocio de Kanada Interuniversitata Sporto kaj en la Atleta Konferenco de Albertaj Kolegioj per la teamoj de Calgary Dinos. Sur la universitata kampuso estas la Olimpika Ovalo, multuza glaci-areno kie okazis konkursoj de la Vintra Olimpiko de 1988. Ĝi havas 400 metrojn longan ovalan trakon kiel ankaŭ mallong-trakan glaci-surfacon kaj glacihokean arenon. La kampuso ankaŭ havas la Gimnastikejon Jack Simpson, la Arenon patro David Bauer (kun 2 glacihokeaj sketejoj), kaj Stadionon, hejmo de la universitata futbal-teamo Dinos kaj la profesia futbal-teamo Calgary Stampeders. La universitataj teamoj konkursas en 12 sportoj: basketbalo, transgrunda kurado, kampa hokeo, kanada futbalo, golfo, glacihokeo, futbalo, naĝado, teniso, traksportoj kaj kamposportoj, volejbalo, luktado.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

  • universitata gazeto - "OnCampus"
  • studenta gazeto - "The Gauntlet"
  • universitata radiostacio - CJSW
  • universitata televidstacio - "NUTV"

Famaj Diplomitoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Board extends President's term: "The University’s endowment has grown from $256M to $355M"
  2. Faculty/Staff Counts
  3. 3,0 3,1 Student Enrollment Counts

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]