Saltu al enhavo

Unua Legolibro (Barthelmess)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Unua Legolibro
Aŭtoro Norbert Barthelmess
Eldonjaro 1932
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 101
vdr

Unua Legolibro estas Esperanta legolibro verkita de Norbert Barthelmess. Ĝi aperis 101-paĝa ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda el Parizo en la jaro 1932. Enhavo: Anekdotoj, Pensigaj rakontoj, Paĝoj de l' rido, La lingvo kaj ĝia vivo, Priskriboj kaj La scienco kaj la instruo. Lingvaj rimarkoj sub la legaĵoj.

Citaĵo
 Legaĵo en ses partoj: Anekdotoj, Rakontetoj, Spritaĵo, Lingvo kaj Vivo, Priskriboj, Scienco kaj Instruo, kun lingvaj notoj. La malkara prezo eble kompensos la iom malbonan paperon kaj tre malbelajn bildojn. La enhavo estas lingve bona: ĝi plaĉos aŭ ne laŭ la sinteno de la leganto al literaturo revolucia kaj ateista. 
— La Brita Esperantisto - Numero 327, Julio (1932)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]