Unuigita Socialisma Partio (Francio)
Unuigita Socialisma Partio | ||
---|---|---|
PARTI SOCIALISTE UNIFIE | ||
![]() | ||
partio ![]() | ||
Komenco | 3-a de aprilo 1960 | |
Fino | 7-a de aprilo 1990 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Ideologio | ||
Iamaj estroj | Édouard Depreux, Michel Rocard, Huguette Bouchardeau | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
La Unuigita Socialisma Partio (france "Parti Socialiste Unifié" aŭ PSU) estis franca politika partio fondita la 3-an de aprilo 1960. Ĝi reprezentis je sia fondiĝo la tendencojn de la tielnomita dua maldekstro, kiu politike situis inter la socialdemokratia Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) kaj la Franca Komunisma Partio (PCF), la PSU sin dissolvis en novembro 1989.
La PSU apogis sin sur la transformiĝo (kaj laikiĝo) de la Franca Konfederacio de Kristanaj Laboristoj (CFTC) en Francan Demokratian Konfederacion pri Laboro (CFDT) kaj defendis, en la 1970-aj jaroj, la memzorgisman eksperimenton, subtenanta aparte la laboristoj de la entrepreno Lip. La unua sekretario estis, de 1960 ĝis 1967, Édouard Depreux, eksa socialisma ministro pri enlandaj aferoj, poste Michel Rocard, de 1967 ĝis 1973.
Alain Badiou estis unu el la fondintoj kaj tre aktiva en la partio.