Unukolora makisgarolo
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Unukolora makisgarolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aphelocoma unicolor (Du Bus de Gisignies, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Unukolora makisgarolo (Aphelocoma unicolor)[1]) estas unu el la makisgaroloj de la genro Aphelocoma indiĝena de nubarbaroj de nordokcidenta Centrameriko kaj suda kaj sudorienta Meksiko, el centra Honduras okcidenten al centra Guerrero, suda Veracruz kaj plej suda San Luis Potosi. Ĝi estas ŝajne la baza membro de sia genro (Rice et al. 2003).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La nomo de la specio montras la plej karakteran econ de la specio nome la ĝenerala tre blua koloro, kion la aliaj membroj de la genro havas nur en supraj partoj dum ties subaj partoj estas blankecaj aŭ grizecaj. Tiu specio havas tre longan voston. La okuloj, ĉirkaŭokuloj kaj suba frunto al naztruoj estas nigraj. La beko estas helgriza.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Aphelocoma unicolor. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Rice, Nathan H.; Martínez-Meyer, Enrique & Peterson, A. Townsend (2003): Ecological niche differentiation in the Aphelocoma jays: a phylogenetic perspective. Biological Journal of the Linnean Society 80(3): 369–383. COI:10.1046/j.1095-8312.2003.00242.x PDF plena teksto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + Latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj. unicolor, Latina por "unukolora".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- CONABIO: Unicolored Jay drawing Arkivigite je 2007-06-13 per la retarkivo Wayback Machine. Retrieved 2007-FEB-26.
- Artikolo pri Unukolora makisgarolo[rompita ligilo]
- RangeMaps & synopsis Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine InfoNatura NatureServe
- bildo Arkivigite je 2007-06-13 per la retarkivo Wayback Machine; Artikolo[rompita ligilo]
- Fotaro de Unukolora makisgarolo VIREO