Saltu al enhavo

Urba arkivo de Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba arkivo de Vajmaro
municipa arkivo Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 37″ O (mapo)50.9817911.32698Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Vajmaro
Adreso Kleine Teichgasse 6, 99423 Weimar
Urba arkivo de Vajmaro (Turingio)
Urba arkivo de Vajmaro (Turingio)
DEC
Map
Urba arkivo de Vajmaro
Retejo Oficiala retejo
vdr
Urba arkivo vajmara

La Urba arkivo (germane: Stadtarchiv Weimar ĉe Kleine Teichgasse nr 6 en Vajmaro, Germanujo) estas ejo de konservado de aktoj de la urba konsilantaro kaj de la al ĝi subordigitaj registrejoj vajmaraj.

La urba arkivo enhavas postlasitaĵojn, dokumentojn, protokolojn konsilantarajn, adreslibrojn kaj gazetojn ekde la 14-a jarcento.[1] Ĝi posedas ankaŭ kolektojn fotan kaj bildan. Unu el ĝiaj ĉefaj arkivistoj estis Gitta Günther, de 1959 ĝis 2001. La arkivo estas ekde 1990 submetita al la Kulturoficejo vajmara. En 1998 ĝi translokiĝis disde la Urbodomo de Vajmaro en la iaman domon de la eldonejo de Hermann Böhlau. Ĝi fruktodone evoluis je centro pri perado de vajmara urbohistorio.

La ejo figuras kun aliaj domoj de ĉe Teichgasse sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Tie ankaŭ presitis la fama Sophien-eldono de la verkoj de Johann Wolfgang von Goethe. Pri tiu feliĉa evento muntitis ankaŭ memorigtabulo. Antaŭdome estas stumbligaj ŝtonetoj por la en 1942 deportitaj kaj baldaŭ poste murditaj judoj Markus kaj Johanna Straubing. Surloke iam estis vendejo pri ludiloj kiu fermitis post la pogromoj de 1938. Ŝajne estis tiu ĉi vendejo la lasta en Vajmaro kiun tenadis judoj en la 1930-aj jaroj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Art. Stadtarchiv, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 417.
  2. https://stolperstein-geschichten.de/geschichten/hedwig-hetemann-und-johanna-straubing/

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gitta Günther, Lothar Wallraf: Das Stadtarchiv Weimar und seine Bestände, Böhlau, Weimar 1967.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]