Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ciutat de les Arts i les Ciències Ciudad de las Artes y las Ciencias | |||||
| |||||
turisma celloko vidindaĵo kultura centro konstruaĵa komplekso muzeo | |||||
Lando | Hispanio vd | ||||
Situo | Valencio | ||||
Adreso | Ав. Професор Лопез Пињеро, 7 | ||||
Poŝtkodo | 46013 | ||||
Konstrustilo(j) | altteknologia arkitekturo vd | ||||
Arkitekto(j) | Santiago Calatrava vd | ||||
Estiĝo | 1998 | ||||
Malfermo | 1998 | ||||
Koordinatoj | 39° 27′ 16″ N, 0° 21′ 1″ U (mapo)39.454527777778-0.35036388888889Koordinatoj: 39° 27′ 16″ N, 0° 21′ 1″ U (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.cac.es | ||||
Urbo de la artoj kaj sciencoj | |||
---|---|---|---|
turisma celloko | |||
Prezento | |||
Stilo | Alt-teknologia arkitekturo | ||
Arkitekto | Santiago Calatrava | ||
Geografio | |||
Lando | Hispanio | ||
Geografia situo | 39° 27′ 22″ N, 0° 21′ 11″ U (mapo)39.456045-0.352959Koordinatoj: 39° 27′ 22″ N, 0° 21′ 11″ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Retejo | https://www.cac.es/es/home.html | ||
La Urbo de la artoj kaj sciencoj (Ciutat de les Arts i les Ciències valencie, Ciudad de las Artes y las Ciencas hispane) estas kultura konstruaĵaro lokata en Valencio. Ĝi estas publika firmao kiu apartenas al la Generalitato de Valencio.
La konstruaĵaro, desegnita de la arkitekto kaj inĝeniero Santiago Calatrava, kaj ankaŭ de Félix Candela, estis inaŭgurita la 16-an de aprilo 1998 kun la malfermo de la Hemisfèric. La palaco de la Artoj Reĝino Sofia estis prezentita la 9-an de oktobro 2005, la tagon de la Valencia Komunumo. La ponto de la Assut de l'Or estis inaŭgurita la 11-an de decembro 2008. La lasta elemento de la Urbo de la artoj kaj sciencoj, la Ágora, estis inaŭgurita novembre de 2009.
Post la granda inundo de Valencio de 1957, la fluejo de la rivero Turia kiu trairas Valencion estis devojigita. Ekde la 1980-aj jaroj, la eksa urbocentra parto estis transformita en ĝardenoj kaj promenejo por la urbanoj. La riverbuŝo de tiu antaŭa fluejo estas la konstruejo de la Urbo de la artoj kaj sciencoj. La komplekso situas en surfaco de 350 000 m².
En la filmo Morgaŭlando (Tomorrowland), unu el la scenoj havas la Urbon de la artoj kaj sciencoj kiel filmlokon. Kiel aspekte estonteca loko, la Urbo estis ankaŭ uzita en la sciencfikcia serio Westworld (tria sezono), en kiu la rakonto okazas en 2052.
Elementoj
[redakti | redakti fonton]La Urbo de la artoj kaj sciencoj estas organizita ĉirkaŭ tri ĉefaj temoj: la artoj, la sciencoj, kaj la naturo. Troviĝas la jenaj konstruaĵoj:
- la Hemisfèric: okulforma. Ĝi enhavas IMAX-kinejon, kaj planetarion. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 14 000 m².
- La muzeo de la sciencoj Princo Felipe: forme de dinosaŭra skeleto. Ĝi estas interaga sciencmuzeo. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 40 000 m², trietaĝan.
- la Umbracle : botanika ĝardeno de pli ol 17 500 m², kovrita de arkoj. Ene troviĝas la "promenejo de la skulptaĵoj" (Paseo de las Esculturas), ekstera artgalerio.
- la Oceanogràfic: nufarforma oceanario. Ĝi estas verko de la arkitekto Félix Candela, kaj estas la plej granda eŭropa akvario kun areo de 110 000 m² kaj 42 milionoj da litroj da akvo, pumpita en la plaĝo de la Malva-Rosa.
- la palaco de la Artoj Reĝino Sofía: ŝipforma, ĝi enhavas plurajn ĉambroj dediĉitajn al la artoj kaj al muziko.
- la ponto de la Assut de l'Or: harpforma ponto longa je 180 metroj supre la ĝardenoj de la Turia.
- la Ágora: kovrita placo. La konstruaĵo, metala strukturo alta je 80 metroj kaj okupanta areon de 5 000 m², estis inaŭgurita bonvenigante la tenisturniron de la Valencia Komunumo, novembre de 2009.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
La muzeo de la sciencoj Principo Felipe
-
La muzeo de la sciencoj Principo Felipe
-
La Umbracle
-
La Hemisfèric
-
La palaco de la Artoj Reĝino Sofía
-
La Oceanogràfic
-
La Hemisfèric, vidata el la fronto
-
La ponto de la Assut de l'Or
-
Santiago Calatrava, Antonio Ten Ros kaj lia teamo, kun la modelo enhavanta la telekomunikadan turon.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo « Cité des arts et des sciences »