La urbodistrikto 7 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 27,78 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 47 296 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 1 703 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Gerresheim, Grafenberg, Ludenberg kaj Hubbelrath.