Urbodomo de Békéscsaba
Urbodomo de Békéscsaba | |
---|---|
Situo | |
La Urbodomo de Békéscsaba estas impona historia monumento en Békéscsaba, laŭ granda placo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua municipa domo de Békéscsaba kovrita per kanoj estis konstruita en 1785. La sekva teretaĝa domo estis konstruita en 1828. Kontraŭe konstruiĝis la sekva municipa domo en 1853. La nun videbla urbodomo estis konstruita inter 1871 kaj 1873. La fasado estas projekto de Miklós Ybl. La U-majuskla konstruaĵo estis pligrandigita kun alo tiel, ke estiĝis kvarlatera domo kun internaj arkadaj kortoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Fasado de la unuetaĝa konstruaĵo estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo, pli supre ornama balkono etendiĝas. Ĉe la enirejo estas videbla monumento pri dokumento, kiu unuafoje mencias Békéscsaba-n. La urbodomo interne havas 3 kortojn. La plej malantaŭa korto iam estis loko por fajrobrigado kaj staloj, nun estas loko por kulturaj aranĝaĵoj. En la aliaj kortoj estas ĝardeno kun skulptaĵoj kaj morusoj.
En la ornamĉambro troviĝas 16 pentraĵoj pentritaj en la 1980-aj jaroj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo[rompita ligilo] hungare, germane, angle
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto