Urbodomo de Budapeŝto
Urbodomo de Budapeŝto | |||
---|---|---|---|
| |||
Rathaus ekshospitalo hospitalo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Anton Erhard Martinelli vd | ||
Estiĝo | 1716 | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Belváros-Lipótváros | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 29′ 42″ N, 19° 3′ 17″ O (mapo)47.49508119.054735Koordinatoj: 47° 29′ 42″ N, 19° 3′ 17″ O (mapo) | ||
| |||
La Urbodomo de Budapeŝto estas pli simpla historia monumento en Budapeŝto, tial ĝi ne apartenas al la ĉefaj vidindaĵoj de la ĉefurbo, ol ekzemple Parlamentejo (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La malnova urbodomo
[redakti | redakti fonton]Post dominado de turkoj inter 1702-1710 oni kreis orbodomon de Pest (urbo) profitanta diversajn domojn. En 1842 József Hild trakonstruis ĝin al duetaĝa domo, en 1863 al trietaĝa domego.
La nova urbodomo
[redakti | redakti fonton]Inter 1716-1724 oni konstruis grandan hejmon kaj hospitaleton por handikapuloj kaj iamaj soldatoj. Tiutempe ĝi estis la plej granda palaco en la urbo. Pli nova alo de la konstruaĵo finkonstruiĝis en 1747. En 1783 la konstruaĵo iĝis kazerno. En 1894 municipo de Budapeŝto aĉetis ĝin por la nova urbodomo. Tiam estis en la konstruaĵo ankaŭ kapelo, sed ĝi estis adoptita por administraj celoj, tamen la turo restis, ankaŭ nun videblas. Depost la socialismo butika alo malantaŭ la konstruaĵo estis malkonstruita kaj estas planoj por plukonstrui la urbodomon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La trietaĝa baroka urbodomo situas laŭ trotuaroj de stratoj kaj malgrandaj placoj en interna parto de Budapeŝto. Kelkaj partoj de la domego estas tamen nur duetaĝa. Ene de la konstruaĵo 2 internaj kortoj troviĝas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-11-10 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun bildo Arkivigite je 2019-07-09 per la retarkivo Wayback Machine