Urbodomo de Cegléd
La Urbodomo de Cegléd estas impona historia monumento en Cegléd, laŭ la ĉefplaco. La konstruaĵo estas dekomence urbodomo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/be/Cegled-1.jpg/220px-Cegled-1.jpg)
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko jam estis malmoderna urbodomo, kiu estis malkonstruita en 1891. La pli nova unuetaĝa domego pretiĝis en 1893. En la 1930-aj jaroj ankaŭ la interna alo ricevis etaĝon. En 1968 kaj 1993 la urbodomo plene renoviĝis.
Iomete ligiĝas al la historio, ke en la ĉefplaco faris varban paroladon Lajos Kossuth dum la Hungara revolucio de 1848, pli frue György Dózsa en 1514.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La fasado estas simetria, meze troviĝas rizalito kun la enirejo. En la teretaĝo ankaŭ turista oficejo funkcias. Malantaŭ la ĉefenirejo granda ĉambrego etendiĝas. Ornama ŝtuparejo gvidas al la etaĝo, kie troviĝas inter 2 konferencaj ĉambroj la ĉefĉambro kun galerio. Oni aranĝas tie ankaŭ konferencojn, kulturajn aranĝaĵojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
-
Fasado de la urbodomo -
Fenestroj de la urbodomo -
Duonronda angulo de la urbodomo -
Koridoro en la urbodomo -
Vido al la urbodomo -
Vido al la urbodomo -
Memortabulo sur la ekstera muro -
Memortabulo sur la ekstera muro -
La turista oficejo