Urbodomo de Mohács
La Urbodomo de Mohács estas impona historia monumento en Mohács, laŭ Placo Széchenyi (Mohács), same kiel Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Mohács).
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbodomo estis konstruita inter 1924-1926 laŭ planoj de Aladár Árkay kaj Bertalan Árkay. En 1928 la domego estis pligrandigita kun aparta alo. La vitraj fenestroj estis pentritaj en 1984, ĉar la originaj vitraĵoj detruiĝis dum la 2-a mondmilito.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa konstruaĵo situas sola laŭ la placo. La fasado estas simetria, meze kaj angule estas po 2 kupoloj. La urbodomo havas internan korton. Estas okulfrapaj la hungarecaj kaj turkecaj motivoj. La ĉefĉambro aŭ la ornamĉambro havas stukojn, tie estas videbla mirinda gobelino kaj pentraĵo pri batalo en Mohács.
La domego estas pli granda, ol la neceso, tial en la urbodomo funkcias ankaŭ poŝtejo, turisma oficejo kaj porokazaj ekspozicioj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- funkciaj datenoj hungare
- hungare kun fotoj