Saltu al enhavo

Urbodomo de Siklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Siklós estas impona historia monumento en Siklós, en la urbomezo.

Urbodomo de Siklós

Siklós longe estis nur vilaĝo aŭ grandvilaĝo, tial oni ne parolas pri urbodomo. La nun videbla administrejo estis konstruita en 1860, kie okazis ankaŭ administrado de la distrikto. Siklós urbiĝis en 1977, tial la konstruaĵo oficiale iĝis urbodomo.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa urbodomo situas laŭ stratangulo, kie estas malgrenanda placo. La enirejo funkcias ĝuste ĉe la stratangulo, tial la arkitekto forprenis la angulon kaj metis tien novan mallarĝan fasadon sufiĉan por la pordo. Plej supre turo altiĝas, en piedo de la turo malgranda mansardo estas videbla. La turo havas rondbalkonon.

Fasado de la urbodomo en Siklós
Fone videblas la urbodomo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.