Urueñas
Urueñas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40317 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 98 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 21′ N, 3° 47′ U (mapo)41.355833333333-3.775Koordinatoj: 41° 21′ N, 3° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 048 m [+] | ||
Areo | 33 km² (3 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Urueñas [+] | |||
Urueñas [uRŬEnjas] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Urueñas estas komprenebla etimologie kiel Fonto de la Senjorinoj (vidu suben). Ĝi enhavas ankaŭ la nune senhomajn iamajn setlejojn Barrio, Santa María del Bálsamo kaj Valdigómez.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 35 el jaro 1991.
Ĝi distas 66 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Castroserracín, Navares de las Cuevas, Navares de Enmedio, Valle de Tabladillo, Navares de Ayuso, Sepúlveda kaj Aldeonte.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis ekde tiam al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, en la komunumaro ochavo de las Pedrizas.
Etimologie, laŭ la profesoro José María Martín, la nomo estas derivata de Ur-dueñas, tio estas "Akvo de la Senjorinoj" aŭ de la "Sinjorinoj", plej verŝajne rilate al monaĥinoj, kiel okazas en aliaj samregionaj loĝlokoj kiel Dueñas kaj Urueña; fakte eble la relĝado estis faritaj de lokanoj el Urueña, kiuj supozeble trudis tiun nomon. Pri la akvo aŭ fonto, menciendas, ke la loĝloko, norde de Sepúlveda, estas sur ŝtoneca tereno ĉe rojo kiu fluas al la rivero Duratón.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la dunava preĝejo de Sankta Johano kun portikaro, romanika baptujo, granda sonorilmuro kaj kvin barokaj retabloj; krome estas ermitejo.