Saltu al enhavo

Uzantino-Diskuto:Nicole~eowiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Arno Lagrange @ 20:21, 16 Maj. 2012 (UTC)

Voĉdono por forigo de la pedofilia portalo[redakti fonton]

Kara Niclole Multan dankon por via komento en la portala diskuto, ĉu tamen vi povas ankaŭ partopreni rekte en la voĉdono en la ĝenerala diskutejo? Sufiĉas ke vi sub la alieno “por” [por forigo]
aldonas: {{por}} ~~~~
Dankon, ĉar tre gravas la nombro de poraj voĉoj por forigo. Efektive vi tiun komenton ankaŭ povas meti tien. Jen la ligilo: Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_forigo_de_la_Portalo_Pedofilio Dankon Amike DidiWeidmann (diskuto) 16:13, 30 Dec. 2013 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:50, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)

Agrimonio kaj ĝiaj folioj[redakti fonton]

Saluton, mi ŝanĝis en via artikolo pri agrimonio la francan ŝablonon {{Colonnes}} al {{Kolumnoj}}, ĉar la listo de la specioj tute ne estis videbla.

Vi skribis ke agrimonio havas kompozitajn foliojn. Tion mi ne komprenas: Laŭ NPIV „kompozita“ havas du signifojn, unu arĥitekturan kaj unu botanikan: „kompozitoj = asteracoj“. Sed asteracoj havas sufiĉe variajn foliformojn, ĉu ne?

Estus bone, se vi pli detale klarigus tion. Antaŭdankon.

Umbert' (diskuto) 13:33, 13 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, dankon pro via helpo. Fakte mi ne finredaktis la artikolon kaj vidis, ke estas problemo rilate la aperon de la listo de specioj. Bone, ke vi solvis tion.
Pri la termino "kompozitaj folioj" mi havas la ŝancon staĝi pri botaniko kun botanikisto kaj akademiano. Ili proponas "kunmetitaj"n, kiujn mi trovas taǚgan. Mi tuj kompletigos la koncernitan artikolon. Korajn salutojn. – —La komenton aldonis, sen subskribo, 78.127.192.249 (diskuto • kontribuoj) 14 jun. 2017‎, 08:39
"Kunmmetitaj" tre plaĉas al mi, dankon. – Umbert' (diskuto) 16:51, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Intervikioj kaj kategorioj[redakti fonton]

Saluton kara! Kreante novajn artikolojn, ne forgesu aldoni intervikiojn kaj kategoriojn. Sen tio ili estos malfacile troveblaj kaj uzeblaj. RG72 (diskuto) 08:44, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atentigo. Mi ne tre ofte verkas en Vikipedio kaj ne tre lertas. Sed mi kredas, ke vi faris, kion mi forgesis. Plian dankon.

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:26, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi kreis novan artikolon pri specio Picris echioides alinome Helminthotheca echioides, sed en Esperanto jam ekzistis artikolo pri tiu specio nome Ekieca helmintoteko. Via artikolo ne povas ligita al alia lingvo, ĉar tiel jam estis Ekieca helmintoteko. Mi vidas solvon, kion mi mem faros: prenu la materialon de Pikro eĥia kiu ne jam estas en Ekieca helmintoteko kaj poste konvertos tiun artikolon en alidirektilo al Ekieca helmintoteko. Mi restos je via dispono.--kani (diskuto) 22:02, 14 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:28, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]