Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Billmak1973

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Billmak1973!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --LiMrBot (diskuto) 21:14, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton,[redakti fonton]

Mi vidis vian peton forpreni la foton dosiero:Bill Mak en 2001.jpg. Ioma problemo estas ke vi skribas de uzantokonto kiu estis neniam uzita krom por tiu peto. Senprobleme iu vandalo povus elpensi por si ian uzantonomon kiel Bill-M-Mak-1973, povus ekzemple koree entajpi en guglo tradukiloj 사진을 치워 kaj ricevus esperantajn vortojn "forprenu la foton", kaj forbalaus fotojn el la paĝoj. Principe ne ĉiuj konatuloj ĉi tie en la esperanta vikipedio persone aprobis la uzon de fotoj, ĉar temuloj de biografia teksto estas publikaj personoj, sed se Vladimir Putin aŭ Joe Biden persone esperante petus forpreni foton, ĉar ili pensas ke ili tie aspektas tro junaj aŭ ne sufiĉe belaj, oni supozeble plenumus tiun peton, ĉar estas abundo de aliaj fotoj. Se vi vere estus la fotito, unu ebleco estus preni en mia uzantopaĝo aŭ en tiu de alia esperantlingva vikipedia burokrato la vortojn "Sendi retpoŝton al ĉi tiu uzanto", sendi retpoŝton kiu iom pli konfirmas vian identecon, aŭ vi povus simple alŝuti kun taŭga licenco al la vikimedia komunejo iun alian foton de vi, kiu pli plaĉus al vi: Se estus ia alternativo, tiam forigo de foto multe pli simplus. Sed la Bill Mak bildigita en la foto certagrade estas publika persono en la esperantlingva paĝaro, ĉar esti estinta prezidanto de loka kongresa komitato de iu IJK estas signifa eksa posteno. Sed mi lasos la etan tekston pri Bill Mak ankaŭ sen ia foto, se vi iel konvinkas min ke vi ne estas vandalo, parolanta aŭ neparolanta esperanton. ThomasPusch (diskuto) 08:03, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi jam petis ke la retejestro forprenu la foton kaj vi povos vidi ke ghi jam malaperis. Mi ne estas publika persono kaj vikipedio ne havas la rajton uzi mian foton sen mia permeso. Vi povos konfirmi pri la afero kun mi per mia universitata retposhto: bmpmak@hku.hk 2600:1012:A134:61B:E5A5:FB9D:CDE5:6264 08:22, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]