Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Dinosaŭramulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Dinosaŭramulo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --LiMrBot (diskuto) 15:54, 1 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi bonvenigas vin al la laboro en Vikipedio kaj pretas helpi vin. Unue mi devas averti al vi, ke necesas sufiĉe altan lingvonivelon por krei tekston aŭ artikolon; male, iu devos plibonigi vian faron, tio estas, vi laborigus alian. Ekzemple vi kreis la artikolon Eurolang, sed vi ne zorgis pri iu nepra paŝo: por krei artikolon, vi devas esti certa, ke ĝi ne ekzistas jam en la esperanta vikipedio. Tamen tiu artikolo jam ekzistis kiel Eŭrolango. Tiel mi devis forigi vian laboron, en kiu krome estis eraroj, kaj konverti tion en alidirektilo al la jam de 15 jaroj ekzistanta artikolo. Nu, el Eurolang vi povas iri tien kaj kompari la rezulton. Aliflanke, mi malfaris vian faron en religia artikolo. Ne gravas ĉu vi kredas, ke via opinio estas pli ĝusta ol tiu de alia vikipediisto. Vikipedio ne povas esti redaktomilito. Forigi grandan parton de la teksto postulus kontakton kun ties aŭtoro kaj interkonsenti pri alternativa redakto. Por tio estas diversaj diskutejoj kie oni povas fari tion. Alia vojo estus ne forigi, sed aldoni kritikojn, nuancojn, aliajn vidpunktojn kiel aldono, anstataŭ kiel nuligo de la faro de aliuloj. Tio nepras en la temoj pri religio, politiko, ideologio ktp. Alia tria vojo estus referenci la novan aldonon pere de cito el gazeto, bibliografio ktp., kaj ĉefe la plej objektiva eblo: akademia studo aŭ tre legata gazeto anstataŭ propagando aŭ persona informo ktp. Resume, mi pretas helpi por ke via laboro en Vikipedio estu utila. Resume, ne forgesu: plibonigu lingvonivelon kaj kontrolu ke tio kion vi metas en Vikipedio ne jam ekzistas. Amike.--kani (diskuto) 14:05, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]