Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:DtheZombie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, DtheZombie!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 02:35, 17 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj

[redakti fonton]

Saluton, estimata Zombio! Mi permesas al mi redakti la aktualaĵojn, kiujn vi lastatempe aldonas. Mi esperas, ke tio plaĉas al vi. Per mia agado mi celas sole sur forigi malklaraĵojn. Frate, Vikiano (diskuto) 14:23, 28 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, estimata Zombio! Ĉu vi rimarkis, ke vi disponas pri la tiel nomata provejo? Tio estas paĝo, kie vi povas prove verki la proprajn tekstojn, antaŭ ol publikigi ilin kiel artikolojn. Post kiam vi finredaktos vian tekston, vi povas peti helpon al iu Vikipediano, ke li helpu al vi forigi misojn. Jen bona rimedo por novaj redaktantoj! Frate salutas Vikiano (diskuto) 14:25, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pensas, ke mi komprenas tion mesaĝon, sed kie estas la "provejo". Via ligilo ne funkcias. Dankon multe --DtheZombie (diskuto) 02:01, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

La paĝo ja estas kreota. Alklaku la ligilon, redaktu la paĝon (aldonu tekston) kaj konservu ĝin. Via provejo troveblas en la supra menuo, kiun vi vidas post ensaluto. Vikiano (diskuto) 03:23, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Ho, kompreneble, mi bedaŭras. --DtheZombie (diskuto) 04:43, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Kial vi nuligis redakton de sur mia uzantopaĝo? Vikiano (diskuto) 22:03, 10 nov. 2016 (UTC)[Respondi]