Uzanto-Diskuto:HienNew2024
Aspekto
Bonvenon
[redakti fonton]Saluton kaj bonvenon. Mi iom plibonigas viajn artikolojn pri Despicable. Mi konsilas al vi ne lasi tiom da ruĝaj ligiloj, se vi mem ne planas baldaŭ bluigi ilin. Ne kredu, ke iu venos fari tion anstataŭ vi mem. Male, la artikolo restos kvazaŭ konstruata kaj malfacilos la tasko bluigi. Krome oni devas pli poluri la tradukon. Ekzemple laŭ la kunteksto la anglalingva vorto "american" estu tradukata al "usona", kaj ne al "amerika". Aŭ ĉu ver Despicable estas amerika? Amike. kani (diskuto) 16:37, 7 okt. 2024 (UTC)
- Se vi rigardas en Vidi historion de Despicable Me kaj Despicable Me (filmo) vi povas vidi miajn korektojn kaj fari same ĉe la ceteraj artikoloj nun markitaj kiel bezonantaj poluradon.--kani (diskuto) 16:57, 7 okt. 2024 (UTC)