Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Josxuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Josxuo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 15:07, 18 Sep. 2013 (UTC)

Bonvolu provi ekuzi la ŝablonon Informkesto urbo[redakti fonton]

Saluton, Josxuo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon Infobox urbo. Sed ĝi ne estis laŭkutime aranĝita. Krome ni jam delonge havas la funkciantan ŝablonon {{Informkesto urbo}}. Pro neuzateco mi forigis la novan ŝablonon. Se vi ankoraŭ havas demandojn pri ŝablonoj kaj ties uzado, vi povos demandi min aŭ sur la paĝo Projekta diskuto:Ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:18, 21 Nov. 2014 (UTC)

Uzanto:Josxuo/provejo[redakti fonton]

Saluton, Josxuo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis ŝablonon kun maltaŭga titolo. Ĝi eĉ ne funkciis. Ni simple ne havas informkestojn kun anglaj titoloj kaj ne planas enkonduki ilin. Mi ĵus ŝanĝis vian paĝon Uzanto:Josxuo/provejo, tiel ke tie nun estas uzata la funkcianta ŝablono {{informkesto soldato}}. Bonvolu alĝustigi vian paĝon, ĝis kiam ĉio estos kiel vi volis havi ĝin por artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 06:38, 29 Jun. 2015 (UTC)