Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Kekobi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Kekobi!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 05:04, 8 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Kekobi, vi malkaŝis tute neniujn informojn pri vi, sed mi tamen volas eksplicite danki al vi pro iuj tre saĝaj plibonigoj de paĝoj, ekzemple en la teksto pri Robert Biedroń de 2023, kie vi forviŝis neutilajn parentezojn kaj neenciklopediecajn paragrafojn. Ili, tio klaras, estis de la pasintece tre entuziasmega uzanto Kozyra, kiu al multaj paĝoj sen konsidero de kvanto ŝutis amason da neenciklopediecaj paragrafoj, sed ankaŭ foje amason da bildoj kaj mapoj, ĉiam la samajn, kaj kvinfoje pli ol estas teksto, foje eĉ senĝene aldonis tutajn ĉapitrojn en la pola lingvo, ĉar pola patrioto kompreneble atendas ke ĉiu esperantisto ankaŭ en Indonezio, Angolo kaj Ĉilio havas la sanktan devon post lernado de Esperanto ankaŭ lerni la polan lingvon, lingvo de Zamenhof (ne, tio fakte estis la rusa kaj hebrea), lingvo de la naskiĝloko de la unua libro (ne, tio estis Kaŭno en Litovio), sed de la sankta flago de Esperantismo (ne, tio estis Francio) - sed, ĉiu esperantisto scias ke Esperanto estas sankte ligita al la polaj teroj. Tiu misieca patriotismo tute ne konsideris ke tro verva patriotismo (eĉ pola patriotismo, se draste troigita) estas kontraŭ la ideo malantaŭ Esperanto. Sed estas amaso da laboro denove neŭtraligi kaj enciklopediigi la multegajn misiecajn tekstojn de la ekskolego, kaj ĉiu helpado en tio estas forte aprezata. Tial redankon pro via engaĝiĝo. ThomasPusch (diskuto) 16:51, 11 dec. 2024 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch Kaj dankon al vi por tiu dankado! Tio kuraĝigas min daŭre plibonigi Vikipedion. Kekobi (diskuto) 18:10, 11 dec. 2024 (UTC)[Respondi]
Nepre tiel faru! Cetere mi pripensis proponi al vi listigi vin en la paĝo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj por ricevi rajtojn de revizianto. Vi faris ĝis nun 600 redaktojn, tio jam sufiĉas por ricevi rajtojn de revizianto, kaj baze vi bone agis korektante etajn erarojn de aliuloj. Tial estus tute saĝe, se oni ne devus post viaj redaktoj ankoraŭ beni ilin, kaj pli grave, vi mem povus ankaŭ revizie aprobi saĝajn redaktetojn ekzemple de anonimuloj, kiuj redaktis paĝon ĵus antaŭ ol vi faris. La rajton vi ne ricevos se vi ne mem petas ĝin, sed mi kuraĝigas vin fari tiel kaj certas ke post peto vi ricevos la rajton. ThomasPusch (diskuto) 18:41, 11 dec. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Bone, mi baldaŭ faros tion. Kekobi (diskuto) 18:47, 11 dec. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi jam havas la rajtojn. Bonan pluan redaktadon! ThomasPusch (diskuto) 16:41, 15 dec. 2024 (UTC)[Respondi]