Uzanto-Diskuto:PicMirandole
Legindaj artikoloj
[redakti fonton]Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:30, 18 aŭg. 2021 (UTC)
Saluton kara. Vi petis rajtigon de revizianto en la listo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj, kaj ĝenerale mi favoras la rajtigon. Kiel ensalutinto de vi estis ĝis nun 85 redaktoj, duono inter 2012-2022 kaj alia duono nur ĉi-jare. La redaktoj kiujn mi vidis plaĉis al mi, tial mi estus por dono de la rajto, sed ankoraŭ estas malmultaj redaktoj, por rajtigo devas esti almenaŭ 200, volonte iom pli. Tial necesas prokrasti la peton ĝis tiam. Daŭrigu la pliaktiviĝon kiel dum la pasintaj monatoj, tion ja eblas fari ankaŭ sen rajto de revizianto, kaj atentu vere ensaluti kiam vi redaktas, ĉar bedaŭrinde anonimajn redaktojn ne eblas kunkalkuli. Tiam vi baldaŭ havos la 200 redaktojn, mi fidas ke ili estos same kvalitaj kiel la ĝisnunaj. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 19:03, 11 dec. 2024 (UTC)
- Mi komprenas vian argumenton. Tamen, mi konstatas ke miaj ŝanĝoj ne publikiĝas, ili longe restas atendante kontroladon. Tio frustriĝas min. En la vikipedio de aliaj lingvoj, ne estas tiu problemo kaj miaj ŝanĝoj tuj publikiĝas. Mi supozas ke ne estas sufiĉe da reviziantoj en la esperanta Vikipedio. Ĝuste tial mi petis la rajton de revizianto. Frustriĝon malspronas la bonvolon por fari redaktojn. PicMirandole (diskuto) 21:07, 12 dec. 2024 (UTC)