Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Pringlesinthefridge

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Phelan (Kalifornio)

[redakti fonton]

Saluton,

Kutime oni ne inventu esperantigojn kaj nur uzu tiujn, kiuj jam estas uzataj ene de la Esperanto-komunumo. Cetere esperantigo estas ĝenerale evitinda por malgrandaj urboj, escepte de tiuj, kiuj havas apartan gravecon pro iu kialo.

Mi atentas vin ke alia vikipediisto petis la forigon de la paĝo, ĉar ĝia enhavo estis videble maŝintradukita kaj ne provlegita, do tre fuŝa. Li bedaŭrinde pravas, sed eble vi povus nuligi la decidon per atentema korektado ? Vi ŝajne majstras la lingvon sufiĉe bone.

Mi tamen bonvenigas vin al Vikipedio kaj esperas vian daŭran kontribuadon al nia projekto.

Amike,

Thomas Guibal (diskuto) 04:20, 23 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]