Uzanto:Alifono/Tekstarto
Tekstarto, ankaŭ kiel tekst-arto aŭ teksta arto[2] kaj vorta arto, estas formo de arto kies ĉefa trajto estas la uzon de teksto en formo de literoj, vortoj aŭ frazoj, kombinante lingvon kaj bildan imagopovon (angle visual imagery)[3].
Historio
[redakti | redakti fonton]Vortoj jam ekzistis de longe kiel speco de arto en formo de ilustraĵoj en mezepokaj manuskriptoj kaj kaligrafio en antikva Ĉinio kaj la islama kulturo ĝis nuntempa cifereca arto. En la komenco de la 20-a jarcento jam kubistoj ekpentris literojn kaj vortojn en iliaj neanimitaj pentraĵoj, same kiel iom pli poste faris superrealistoj kaj dadaistoj (ekz. Hannah Höch) por reprezenti la manierojn, kiel vortoj saturis la ĉiutagan vivon en tempo de internacia distribuado de gazetoj kaj reklamoj. En la 1960-aj jaroj kiam Henry Flynt inventis la terminon 'koncepta arto' la integriĝo de teksto en vidaj artoj jam iĝis la norma praktiko. intertempe teksto ludas gravan rolon ene de la kunteksto de moderna kaj nuntempa artoj kaj daŭre estas elemento en nuntempa artkredado[4] ekzemple en tekst-bazita arto kiel grafitio kajneon-artaĵoj kiuj estas artaĵoj en cifereca formo.
Klasifikado
[redakti | redakti fonton]Estas du ĉefaj tipoj de tekst-arto[5]:
- Ideologia aserto
Unu tekstarta speco uzas vortojn aŭ frazojn pro ilia ideologia signifo, ilia statuso kiel ikono aŭ ilia uzado en bone konataj reklamsloganoj. Ofte temas pri okulfrapaj vortoj celante fari deklaron kiel en la frazo "Black Lives Matter" (2015) de Adam Pendleton, kiu montras kiom potencesprimaj kelkaj vortoj povas esti.
En tiu tekst-arto la enhavo plej gravas kaj estas videblas en kelkaj de la verkoj de <a href="https://en.wikipedia.org/wiki/Barbara_Kruger" rel="mw:ExtLink" title="Barbara Kruger" class="cx-link" data-linkid="15">Barbara Kruger</a>, On Kawara kaj en la artaĵo kun projekcia mapado (angle projection mapping) de Jenny Holzer nomata "For the City" (Por la Urbo) en Manhattan (2005).
- Vortpentraĵo
Alia speco de tekst-arto videblas en la vortpentraĵoj de ekzemple Christopher Wool, en kiu teksto formas la realan artelementon de la verko[5].
- Teksto kiel arta perilo
Iuj skriboj kiel la araba aŭ la hiragana estas konsiderataj arto en si mem.
Stilo
La stilo estis uzita ekde la 1950-aj jaroj de artistoj klasifikita kiel postmodernaj, parte kiel reago al tiutempa abstrakta arto. Vorta arto estis uzata en pentraĵoj, skulptaĵoj, teksaĵoj, litografiaĵoj, serigrafiaĵoj, arto- instalaĵoj, kolaĝoj kaj aplikita al T-ĉemizoj kaj aliaj praktikaĵoj[5]. Artistoj ofte uzas vortojn el la kampoj de reklamo, politiko kaj grafika fasonado, uzante ilin por diversaj efikoj, seriozaj ĝis komikaj[6], sed ofte por transdoni sociajn kaj politikajn mesaĝojn aŭ por esplori la estetikajn kvalitojn de literoj kaj tipografio[7].
Tekstartaj artistoj
[redakti | redakti fonton]Jen ekzemploj de artistoj kies verkaro estas konata pro la uzo de tekst-arto:
Eŭropo
[redakti | redakti fonton]Marcel Broodthaers, George Braque, Pablo Picasso, René Magritte, Tracey Emin, David Shrigley, Tom Phillips, Ben Eine, Tim Etchells, (nl) Patrick Keulemans, (de) Lucio Pozzi, (en) Tim Brookes, (fr) Mekhitar Garabedian, (fr) Taysir Ratniji, (nl) Gaston De Mey, Philippe Vandenberg, Michael Sailstorfer, (en) Mounira Al Solh, Fred Eerdekens, Jaume Plensa, (en) Patrick Brill, (ru) Aligiero Boetti, (de) Karin Sanders, (ru) Annette Messager, (nl) Thierry De Cordier,
Latin-Ameriko
[redakti | redakti fonton]Azio
[redakti | redakti fonton]Steve Powers (Japanio), On Kawara, Nada Sehnaoui, (en) Roy Wang, Hadieh Shafie,
Nord-Ameriko
[redakti | redakti fonton]Kanado
[redakti | redakti fonton]Bryan Lee O'Malley
Usono
John Baldessari, Jasper Johns, Robert Indiana, Shepard Fairey[5], Mel Bochner, Bruce Nauman, Lawrence Weiner, Edward Ruscha, Adam Pendleton . O'Mallley, Mira Shor, Kay Rosen, (en) Meg Hitchcock, , (en) Annie Vought, (en) Robert Bary, kaj la kolektivo Gueririlla Girls , kies verkaro peras politikajn mesaĝojn en la tradicio de protesta arto[8]
Aŭstralio
[redakti | redakti fonton]Aŭstraliaj artistoj inkluzivas Abdul Abdullah, Kate Just, Anastasia Klose, Sue Kneebone[6] kaj Vernon Ah Kee[9].
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]En 2018, ekspozicio en Adelaide, Suda Aŭstralio, nomiĝis Word (Vorto) prezentis verkojn de Just, Abdullah, Klose, Kneebone, Alice Lang, Richard Lewer, Sera Waterskaj multaj aliaj[6]. En Bruselo okazis en 2019 ekspozicio Ekphrasis, writing in art (Ekphrasis, la skribo kaj la arto) ĉe la Fondumo Boghossian (en Villa Empain)[10].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Koncepta arto kaj tekst-arto
- Kaligramo
- <a href="https://en.wikipedia.org/wiki/Kinetic_typography" rel="mw:ExtLink" title="Kinetic typography" class="cx-link" data-linkid="67">Kinetic typography</a> aŭ animacioj kun movanta teksto
- Micrography
- Artaj lingvoj
- Artashavan : Gwardeno de literoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rim. Dum kelkaj recenzistoj notis la esperplenan kaj konatan tonon de la frazo, aliaj interpretis la artaĵon alimaniere sugestante ke "ĉio eble ne estas en ordo" ke ĝi estus "ironia komento pri la hodiaŭa konsuminstiga mondo".
- ↑ (en). Celebrating the Provocative Power of Text Art (la 11-an de septembro 2018). Alirita la 19-an de majo 2021.
- ↑ Word Art: Text-based Painting, Prints, Sculpture. Visual-Arts-Cork.com. Alirita la 19-an de majo 2021.
- ↑ (en) Harriet Baker, #WordWeek: AnOther's Top 10 Word Artists, Anothermag.com, la 28-an de julio 2014
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 Word Art: Text-based Painting, Prints, Sculpture. Art Encyclopedia, Visual-Arts-Cork.com. Alirita la 19-an de majo 2021.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 (en) Zara Sigglekow, Artists use text in Word. Art Guide Australia, la 30-an de aŭgusto 2048. Alilrite la 19-an de majo 2021.
- ↑ (en) Carlotta Mazzoli, Vitamin Txt: When Art Meets Text, Daily Art Magazine, la 25-an de aprilo 2024, alirite la 6-an de oktobro 2024.
- ↑ (en) Alina Cohen, 13 Artists Who Highlight the Power of Words. Artsy, la 5-an de januaro 2019. Alirite la 19-an de majo 2021.
- ↑ (en) "Ah Kee , Vernon - Austracism". National Gallery of Australia. Alirite la 19-an de majoy 2021.
- ↑ (en, fr, nl) Ekphrasis, Fondation Bogossia, 2019
[[Kategorio:Nuntempa arto]] [[Kategorio:Tekst-arto]] [[Kategorio:Usonaj artistoj]] [[Kategorio:Aŭstraliaj artistoj]]