Saltu al enhavo

Uzanto:Alifono/Tilff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tilff (en la loka valona lingvaĵo:Tif) estas loĝloko kiu post la kunfandiĝo de municipoj en 1976 apartenas al la belga municipo Esneux kiu situas en la provinco de Lieĝo, kiu siavice apartenas al la valona regiono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas al deko da kilometroj sude de Lieĝo en la valo de la rivero Ourthe. La rivero trairas la vilaĝon de la sudo al la nordo. La plej alta punkto estas la fundo de la valo (70 m al Sainval).

La grundo estas grandparte karsta. Tio klarigas ke troviĝas diversaj kavernoj en la regiono.

Tilff pasos sub la dominado de la frankaj reĝoj kaj poste estos aneksita al la Princlando de Lieĝo de kiu Tilff suferis tiam ĉiujn sorto-ŝanĝojn. Post 1700, Tilff konas pli trankvilan periodon sub la superregado de Francio kaj la Reĝlando de Belgio.

Je la 19-a jarcento, Tilff fariĝis industria loko (fabriko de zinko de la Société des Mines et Fonderies de Zinc de la Vieille-Montagne) kaj samtempe tre ŝatata restadejo. Tiuj novaj aktivecoj kuntrenis profundan transformon de la loko kaj rimarkinde kreskigas la loĝantaron.

En 1837, la posedanto de la hotelo "Canal de l'Ourthe", estonta "Hôtel du Casino", organizis pli aŭ malpli regule vojaĝservon per boato kovrita, inter Lieĝo kaj Tilff. La veturo de Tilff al Lieĝo daŭris du horojn kaj la revenon tri horoj.

Mirindaj lokoj

[redakti | redakti fonton]
  • Truo de la Nutons: en ĝia ĉirkaŭajo situas tre enkasigita ravino, kie meandro formas serion de belaj akvofaloj (akvofaloj de la Chawresse). Tiu valeto estas ekstreme riĉa en karstaj kaj arkeologiaj fenomenoj. Oni nombras tie multnombrajn truoj kaj ĉefe, la abismo de la Roko Perdita (Roche Perdue), la groto Véronika, la groto de Brialmont, la abismo de la Chawresse kaj unu el la plej vastaj subteraj akvosistemoj de Valonio, proksimume 5 500 m).
  • La groto kaj la rokoj Sainte-Anne, ĉefa loko por la speleologio kaj grimpado en Valonio.
Kastelo Sainval

La kastelo de Sainval je la bordo de la Ourthe. Ĝiaj keloj servis iam kiel glacikelo (glaciujo). La aliro eblis per longa koridoro en brikoj kiu troviĝis norde. La konusforma trunko ankaŭ estas farita el brikoj kaj finiĝas en kloako por dreni la degelakvon. La restaĵoj de malnova pulio-sistemo por preni la tranĉitan glacion daŭre ekzistas. La glacio de najbaraj akvoj estis konservita en la glacikelo laŭ striktaj principoj, tiel ke ĝi restis freŝa la tutan someron.

Elvido sur "kastelo" Brunsode.

La aneksaĵo Brunsode, ankaŭ konata sub "Kastelo Brunsode" en stilo de lieĝa renesanco estas flankita de du turoj en stilo Ludoviko la 18-a. La fasadoj, la tegmentoj kaj la parko estas klasigitaj ekde 1972.

  • Muzeo de la abelo, instalita en la eksa garbejo de la bieno de la "kastelo' Brunsode.
  • Gastejo de Juneco, lokita kadre de bieno-kastelo de la 18a .
  • Preĝejo Saint-Léger de la 19a jarcento konservas peceton de la kruco de Gotfredo de Bouillon enmanigita en 1100 al loka gravulo.
  • Domo Peret, avenuo Laboulle 67 estas bela nemoveblaĵo en stilo Secesio kun ceramiko pri la temo de la tagiĝo.
  • Kapelo kaj la groto Saint-Anne.
  • Abatejo Dipatrino de Brialmont kaj la bieno de la iama kastelo Brialmont.

Personecoj ligitaj al Tilff (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Joseph Osterrath (1845-1898), majstro en vitroarto.
  • Julien Vosch (1885-1935), majstro en vitroarto.
  • Marcel Dubuisson (1903-1974), zoologo, rektoro de la universitato de Lieĝo.
  • Renée Brock (1912-1980), poetino kaj verkistino.
  • Jean Cleinge (1919-2002), kinreĝisoro
  • Eté 67, grupo rokenrolo kaj ĝia kantisto Nicolas Michaux.
  • Karnavalo de Tilff
  • Cikloturista konkurso Tilff-Bastogne-Tilff
  • Festoj en la monato aŭgusto: brokantaĵoj, koncertoj, edukaj aktivecoj…
  • Raid Kayak Aventure[1]: sporta defio duone de septembro, sekvata de gaja vespero.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Jam okazis trifoje renkontiĝo de esperantistoj en Tilff (PEKO). La venonta PEKO okazos de la 16-a ĝis la 18-a de majo 2025.

Publika transporto

[redakti | redakti fonton]

Belga Fervojo:

Buskompanio TEC:

Regule okazis inundoj en la regiono. Katastrofa inundo en 1925, sed ankaŭ en 1991, 1993, 1994 kaj 2008.

La 15-an de julio 2021, la vilaĝo estis tre tuŝita dum la inundoj de julio 2021.

Inundoj en Tilff la 16-an de julio 2021. La atingita akvonivelo videblas sur la fasadoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]