Saltu al enhavo

Uzanto:Bernardf6gby/Jardin de la Ambaŭ Bordoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Bernardf6gby/Jardin de la Ambaŭ Bordoj
Geografio
Trajtoj
vdr
Sur la ponteto Mimram
Sur la ponteto Mimram, "Sur limo sen timo"

La ĝardeno de la Ambaŭ Bordoj (germane Garten der zwei Ufer' ) estas publika translima parko de la urboj Strasburgo en Francio kaj Kehl en Germanio. Ĝi estas sur la ambaŭ bordoj de la Rejno kun piedponto por ligi la du partojn.

La pariza arkitekto Marc Mimram konceptis la ponteton, kiu ligas la ambaŭ bordojn.

Ponteto ligas la du partojn de la ĝardeno, ĝis estas nomita ponteto de la Ambaŭ Bordoj aŭ ponteto Mimram laŭ la nomo de la pariza arkitekto Marc Mimram. Tiu moderna ponteto, nur por piedirantoj kaj biciklaj, alireblaj al la handikapuloj, estas kunmetita de du pontoplankoj kiuj kuniĝas en la centro kaj formas placon de amuzo kaj neeldonita vidpunkto sur Rejno. La ponteto estas la centra elemento de la ĝardeno kaj volas al si trajton de moderna unuiĝo inter la du najbaraj popoloj.

La 4an de aprilo 2009 la germana kancelierino Angela Merkel kaj la franca prezidento Nicolas Sarkozy renkontiĝis sur tiu ponteto.




[[Kategorio:Aperis en 2004]] [[Kategorio:Parkoj en Germanio]]