Uzanto:Lvh
| |||||||||||
|
Saluton, mi nomiĝas Beatrice Allée.
Mia vikipediista nomo, LVH, estas mallongigo de la nomo de mia loĝloko "La Ville Heleuc" en Bretonio. "La" estas artikolo same kiel en Esperanto, "Ville" indikas lokon jam agrare prilaboritan dum keltaj tempoj, "Heleuc" devenas verŝajne de la kelta vorto "haleg", kies signifo estas saliko.
Mi loĝas do en Francio, sed mi estas germanino. Mi eklernis Esperanton en la jaro 2004 kaj ekde tiam ĝi iĝis gravega afero por mi. Nuntempe mi instruas Esperanton en mia urbeto, Plélan-le-Petit, kaj en Dinan, kie mi laboras, kaj provas disvastigi la paclingvon kiel eble plej vaste.
Profesie mi estas programisto. Miaj ŝatokupoj estas variaj... sed mi ĉefe estas feliĉa avino de du nepoj kaj tri nepinoj.
Jen iom pri miaj korinklinoj kaj mia loĝloko La Ville Heleuc.
Jen kelkaj artikoloj al kiuj mi ŝatis kunlabori: