Uzanto:Marvin/Sandbox
Aspekto
Memorinda loko | Adreso (nuna / iama) | Kio estas ligita kun la loko | Dato |
La domo, en kiu loĝis Zamenhof estante studento de la medicina fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato. | Strateto Brjusov, No 21 (strato Neĵdanova) / Strato Tverskaja, No 27 | 1879-1881 | |
Malnova konstruaĵo de la Moskva universitato | Strato Moĥovaja, No 11 (avenuo Marks, No 18) | Zamenhof studis en tiu domo. Ankaŭ poste tie kreskas Esperanto-movado. | 1879-1881 |
Muzeo de Lev TOLSTOJ | Strato Preĉistenka (Kropotkinskaja), No 11 | Tie estas konservataj raraj libroj kaj revuoj en Esperanto, iel ligitaj kun la verkisto. | |
Domo de la eldonejo "Posrednik" (Peranto) | Strato Arbat, No 36 | Eldonejo Posrednik publikigis dekojn da verkoj de Lev TOLSTOJ en Esperanta traduko kaj kelkajn lernolibrojn de Esperanto. | komence de la 20-a jarcento |
Domo de Sergeo Tanejev | Strateto Malij Vlas'jevskij (strato Tanejevoj), No 2 | Komponisto Sergeo Tanejev estis unu el la Esperanto-pioniroj en Rusio. | komence de la 20-a jarcento |
Domo, kie agadis fama esperantisto Aleksandro Saĥarov | Interstrato Lubjanskij (Serov), No 3/6 | Instituto de Esperanto, librejo "Esperanto", revuo "La Ondo de Esperanto". | 1908 - 1917 |
CK SEU (Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio) | Strato Bolŝaja Dmi'trovka (Puŝ'kinskaja), No 12 | iom da tempo | |
CK SEU (Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio) | Strato Spiridonovka (Aleksej Tolstoj), No 15 | Tiu ĉi domo ne konserviĝis. |